La 13-an de marto en Pekino, ĉina ĉefministro Wen Jiabao esprimis, ke Ĉinio jam faras longtempan kaj malfacilan preparon por trakti internacian financan krizon kaj ĉiutempe povas elmeti novan politikon por stimuli la ekonomion.
Tion li esprimis en la gazetara konferenco okazinta samtage. Li diris, ke por trakti la financan krizon, la ĉina registaro jam rezervis politikan spacon. Li diris, ke grandnombra registara investo estas la plej rekta, plej forta kaj plej efika rimedo. |