En la 13-a de marto en Pekino, ĉina ĉefministro Wen Jiabao esprimis, ke la du bordoj devas plifortigi kunlaboron kaj kune trakti financan krizon.
Wen Jiabao esprimis tion respondante demandon de raportisto en la gazetara konferenco de la jarkunveno de la Ĉina Tutlanda Popola Kongreso.
Wen Jiabao esprimis, ke ekonomiaj rilatoj inter Taiwan kaj la ĉeftero estas tre intimaj kaj estas nedisigeblaj. Kvankam la financa krizo venas, tamen la duflanka komerca sumo de la pasinta jaro preskaŭ atingis 130 miliardojn da usonaj dolaroj, inkluzive de 77,8 miliardoj da usonaj dolaroj de favora saldo de Taiwan. |