La 13-an de marto en Pekino, ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris, ke en la financa krizo, plej neevoluintaj landoj ne devas esti forgesataj. Pinta Konferenco de Grupo 20 pri financo devas preni zorgon kaj helpon al evoluantaj landoj, precipe al plej neevoluintaj landoj, kiel gravan temon.
Post fermo de jarkunveno de Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, Wen Jiabao intervidiĝis kun raportistoj ĉinaj kaj alilandaj kaj li faris menciitan esprimon responde demandon de sud-afrika raportisto. |