La 20-an de marto en Toronto de Kanado, la tibeta delegacio de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio okazigis gazetaran konferencon kaj akceptis kolektivan intervjuadon de amaskomunikiloj.
Respondante demandon elmetitan de raportisto el Kanada Brodkasta Korporacio pri tio, kian influon la internacia financa krizo alportas al Tibeto, s-ro Shingtsa Tenzinchodrak, delegaciestro, reprezentanto de la Tutlanda Popola Kongreso kaj vicdirektoro de la Konstanta Komitato de la Popola Kongreso de Tibeta Aǔtonoma Regiono, esprimis, ke Tibeto ankoraǔ ne tro multe sentis la influon de la financa krizo, ĉar la centra registaro donas tre grandan forton en investado kaj subtenado al Tibeto. Samtempe la ŝtato praktikas serion da politikoj por pligrandigi internan bezonadon kaj akceli la ekonomian kreskadon en Tibeto kaj aliaj provincoj.
Parolante pri intertraktado inter la centra registaro kaj la persona reprezentanto de Dalai, Shingtsa Tenzinchodrak montris, ke la politiko de la centra registaro al Dalai estas konsekvenca kaj klara. La pordo por intertraktado ĉiam estas aperta. Se Dalai vere forlasos sian aktivadon de secesio, la centra registaro povos iam ajn kontaktiĝi kaj fari intertraktadon kun lia persona reprezentanto. |