Artikolo subskribita de Yi Duo, publikigita de Xinhua-Novaĵagentejo en la 24-a de marto, montras, ke ekzistas nedisigebla kunligiteco inter Dalai-kliko kaj tibeta feŭda servutula sistemo.
La artikolo diras, ke antaŭ la jaro 1959 en Tibero praktikiĝis la feŭda servutula sistemo kombinanta regpotencon kaj religion, kiu daŭris multajn centojn da jaroj. Dalai Lamao mem ne nur estis ĝenerala reprezentanto de la sistemo, sed ankaŭ la plej granda servutulposedanto. Antaŭ la demokratia reformado, Dalai Lamao la 14-a posedis 27 bienojn, 30 paŝtejojn kaj pli ol 6 000 servutulojn. La tibetaj feŭdaj servutulposedantoj estrataj de Dalai Lamao, por "eterna neŝanĝiĝo", spite al ĉio lanĉis militan ribelon en la 10-a de marto, 1959, intencante sendependigi Tibeton de Ĉinio. |