La 7-an de junio savado de la montfala akcidento ĉe ferminejo de la gubernio Wulong de la ĉina sudokcidenta municipo Chongqing iris en la 3-an tagon. Nun oni faras fosadon kaj eksplodigon por savi 27 ministojn, enfermitaj en ŝakto pro la montfalo.
Specialistoj, partoprenantaj en la savado, diris, ke la monto formiĝis el kalkoŝtono, kaj la ŝakto havas kondiĉojn de akvo-trasorbiĝo; krome, en la ŝakto estas multaj kanaloj, tial la laboristoj plej probable fuĝus de la akcidento, kaj la aero kaj akvo ebligas al la laboristoj vivi dum 5 ĝis 7 tagoj en la ŝakto. |