china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Angla Supera Ligokonkurso celas ĉinan merkaton
(GMT+08:00) 2009-06-19 15:45:19

gazetara konferenco de la 4-a Barclay-a Azia Trofeo en Pekino

La ĉina futbalteamo jam perdis la ŝancon ĉeesti al la Mondpokalo 2010 en Sud-Afriko, tamen la ĉina futbalmerkato kun granda potencialo forte altiras famajn ligokonkursojn kaj futbalajn potencojn de la mondo. Antaŭ nelonge organizantoj de la Germana Federacia Ligokonkurso, Itala A-seria Ligokonkurso kaj Angla Supera Ligokonkurso sinsekve anoncis proprajn planojn pri merkatado en Ĉinio. La angla ligokonkurso estas la plej sukcesa en la mondo, tial ĝia merkatado ĉiam estas atentata.

Maje la germana futbalteamo vizitis Ĉinion kaj matĉis kun la ĉina en Ŝanhajo. La vizito povas esti propagando por la germana teamo, ĉar la Ĉina Centra Televidstacio estas brodkastanto de la germana ligokonkurso. Post nelonge organizanto de la Itala A-seria Ligokonkurso anoncis, ke ĉi-jare ĝi okazigos la Italan Superpokalon en Birdnesto, la ĉefstadiono de la Pekinaj Olimpikoj. La matĉo okazos en la 8-a de aŭgusto koincide kun la 1-a datreveno de la Pekinaj Olimpikoj. Ankaŭ la Angla Supera Ligokonkurso propramaniere ekspluatas la ĉinan merkaton. Antaŭ nelonge ĝi anoncis, ke ĝi okazigos la 4-an Barclay-an Azian Trofeon en Pekino, por emfazi la longperiodan kunlaboron kun Ĉinio.

Laŭ plano la 4-a Barclay-a Azia Trofeo okazos fine de julio en Pekino. Wang Hui, prezidanto de United Vansen, la pekina kompanio pri internaciaj sportoj kaj partnero de la Angla Supera Ligokonkurso en Ĉinio, diris: "Kadre de la Barclay-a Azia Trofeo okazos 4 matĉoj la 29-an kaj 31-an de julio en Pekino, kaj al ili ĉeestos la anglaj teamoj Tottenham Hotspur, WestHam United, Hull City kaj la pekina Guoan."

La Barclay-a Azia Trofeo estas oficiala konkurso, iniciatita de kompanio de la Angla Supera Ligokonkurso en la jaro 2003. Ĝi okazas en ĉiu dua jaro en Azio, kaj en ĝi partoprenas tri teamoj de la Angla Supera Ligokonkurso kaj unu de la gastiganto. Ĝi okazis en Kuala-Lumpuro, Bankoko kaj Hongkong. La konkurso estas tre bona ŝanco por pekinaj fanoj.

Sinjoro Richard Masters, direktoro de la kompanio de Angla Supera Ligokonkurso pri vendado kaj merkatado, diris, ke la kompanio invitis la teamojn Manchester United, Chelsea kaj Liverpool al ĉi-foja konkurso, tamen ili postulis tre altan prezon; tio embarasis ne nur la kompanion, sed ankaŭ la pekinan partneron. La kompanio aranĝas la konkurson en Pekino ne por profito, sed por propagando de la kunlaboro kun Ĉinio.

La kompanio kunlaboros kun la Sporta Administracio kaj Futbala Asocio de Pekino por kelkaj programoj, inkluzive de tiuj pri disvolvo de futbalo en komunumoj kaj kursoj de bazaj trejnistoj kaj juĝistoj. La plano pri disvolvo de futbalo en komunumoj akceptos junulojn inter 10 kaj 13 jaroj por trejniĝo en 5 tagoj. Richard Masters diris, ke tio estas nur la komenco, kaj estontece la kompanio faros pli da kunlaboroj kun Ĉinio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040