china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio tute havas rajton fari kolektadon de dogano el eksportado de raraj metaloj
(GMT+08:00) 2009-06-25 17:17:25

La 23-an de junio, Eŭropa Unio publikigis deklaron dirante, ke tiutage Usono kaj Eŭropa Unio prezentis al Monda Komerca Organizo proceson pri ĉina limigo de eksportado de raraj metaloj. La 24-an de junio, la ĉina Ministerio pri Komerco publikigis deklaron esprimante, ke kolekto de dogano el eksportado de iuj materialoj celas protekti medion kaj naturajn riĉfontojn kaj konformas al tutglobaj interesoj, la ĉina flanko opinias, ke koncernaj politikoj konformas al regularo de Monda Komerca Organizo. Specialisto pri esplorado de Monda Komerca Organizo opiniis intervjuate, ke laŭ koncernaj leĝoj Ĉinio tute havas rajton kolekti doganon el eksportado de raraj metaloj, tio ankaŭ estas necesa elekto, fare de Ĉinio laŭ kontinuigebla disvolvo. Nun bonvole aŭskultu nian detalan raporton.

Antaŭe, Usono kaj Eŭropa Unio intencis persvadi Ĉinion redukti doganon al eksportado de raraj metaloj kaj altigi kvoton de zinko, stano, volframo, flava fosforo kaj aliaj materialoj, sed ne sukcesis. Post kiam Usono kaj Eŭropa Unio prezentis la proceson, la ĉina Ministerio pri Komerco publikigis deklaron dirante, ke la ĉina flanko jam ricevis peton pri interkonsiliĝo de Usono kaj Eŭropa Unio, kaj la ĉina flanko ĉiam tenas kontaktiĝon kaj interkomunikon kun Usono kaj Eŭropa Unio pri politikoj de eksportado de koncernaj materialoj. La ĉina flanko opinias, ke koncernaj politikoj konformas al regularo de Monda Komerca Organizo kaj Ĉinio racie traktos la peton pri interkonsiliĝo laŭ ordo de disputa solvo de Monda Komerca Organizo.

Ĉefa specialistino de pekina centro pri aferoj de Monda Komerca Organizo sinjorino Cheng Dawei opiniis, ke ĉinaj koncernaj politikoj pri eksportado ne malobservis ĉinan promeson ĉe ĝia aliĝo al Monda Komerca Organizo. Ŝi diris:

"Unue, de post la aliĝo al la organizo, Ĉinio havas la rajton kolekti doganon el eksportado de iuj produktaĵoj. Iuj el la produktaĵoj, elmetitaj de Eŭropa Unio, troviĝas en la kategorio de la rajto, dum aliaj apartenas al tiuj, kies dogano devas esti altigata, sed ĉi tiu ŝanĝiĝo konformas al aldona dokumento 6 en la ĝenerala promeso, tio signifas, ke kiam okazas aparta stato, ni povas fari ioman ŝanĝon, ni ne promesis ĉiam teni la saman nivelon. Due, laŭ dogano, en intertraktado dogano pri eksportado malmulte estis enlistigita en tabelon pri redukto, tial diversaj landoj havas la rajton decidi kion eksporti kaj kion ne."

Sinjorino Cheng Dawei opiniis, ke se pro ŝtata rezervo, Ĉinio limigis eksportadon de koncernaj produktaĵoj, tio estas racia.

Sekve de tio, ke ĉina fremdvaluta rezervo okupas la unuan lokon de la mondo, la ĉina registaro konas pli kaj pli multe, ke manko de riĉfontoj fariĝas vazokolo de ĉina ekonomia kontinuigebla disvolvo.

Ankaŭ troekspluato de minaj riĉfontoj en iuj ĉinaj lokoj kaŭzis ekologian damaĝon kaj median polucion. Sinjorino Cheng Dawei opiniis, ke kolekto de dogano el eksportado de iuj materialoj celas ankaŭ bremsi tian agon, ke oni kondukas disvolvon je la kosto de medio.

"Ĉinoj jam ne esperas per propra medio por tutmonda bezono. Nun ni volas aranĝi niajn riĉfontojn laŭ longtempa konsidero, se la okcidento vere persistas en privilegia protektado de la medio, ili devas subteni niajn politikojn."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040