Esperanto-Asocio de Jiangsu-provinco festis sian 30-jaran datrevenon
  2013-12-16 15:45:50  Shanshan

La 15-an de decembro en Nankina Universitato, Esperanto-Asocio de Jiangsu-provinco okazigis kunvenon por festi la 30-an datrevenon de sian fondiĝo. Sinjoro Zhang Changsheng, vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de la Jiangsu-a Esperanto-Asocio, prezidis la kunvenon. En la nomo de la asocio, prezidantino Cui Jianhua faris laborraporton.

Al la konveno ĉeestis sinjoro Wang Xingguo, kompartia vicsekretario de la Provinca Federacio de Sociaj Sciencoj, sinjorino Cheng Caixia, sekcia direktoro de la Esperanto-Asocio, kaj aliaj estraranoj de la asocio. Ankaŭ Esperanto-Asocioj de Nankino, Suzhou, Changzhou, Xuzhou, Zhengjiang, Wuxi kaj Lianyungang sendis reprezentantojn al la kunveno.

1 2 3