En la kunveno, vicprezidanto Zhang Changsheng faris klarigon pri rearanĝo de la konsilantaro de la Esperanto-Asocio. Poste la proponita listo estis unuanime adoptita. Vicprezidanto Liu Hongyuan anoncis la liston de avangardaj kolektivoj kaj individuoj de la Provinca Esperanto-Asocio en la jaro de 2012-2013, kaj estraranoj de la asocio donis diplomojn al la laŭreatoj.
Ĉi-jare la 15an de decembro estis la 154a datreveno de la naskiĝo de Zamenhof, kreinto de la internacia lingvo Esperanto. Por festi tiun tagon kaj marki la 30-jaran jubileon de la asocio, arta trupo de la asocio dediĉis mirindajn prezentojn al la kunveno.