Esperanto-Asocio de Jiangsu-provinco festis sian 30-jaran datrevenon
  2013-12-16 15:45:50  Shanshan

Wang Minhao, prezidanto de la Ŝanhaja Esperanto-Asocio, kaj Qiu Xirong, prezidanto de la Zhejiang-a Espernto-Asocio donis gratulojn. Ĉina Esperanto-Ligo kaj la Anhui-a Esperanto-Asocio sendis gratulajn mesaĝojn al la Jiangsu-a Esperanto-Asocio. En la kunveno Wang Xingguo faris salutparolon en la nomo de la Jiangsu-a Federacio de Sociaj Sciencoj.

En la raporto Cui Jianhua resumis la rimarkindajn atingojn de la asocio dum la pasintaj 30 jaroj kaj anticipis belan estontecon de la asocio.

Wang Xingguo diris, ke la Jiangsu-a Federacio de Sociaj Sciencoj gratulas la Provincan Esperanto-Asocion por la 30-jara jubileo. Li esperas, ke la Esperanto-Asocio disvastigos la internacian lingvon per novaj mediatoj, donos gravecon al la praktiko kaj trejnos junajn esperantistojn. Li promesis, ke la federacio donos pli fortan subtenon al la Esperanto-Asocio por fari ĝin elstara organizaĵo.

1 2 3