La 16-an de novembro la nepala Konstitucianta Kongreso akceptis la mocion pri programo de la konstitucia redaktado. Tio markis, ke redaktado de la nova konstitucio oficiale procedas.
La Konstitucianta Kongreso fondos 14 koncernajn komisionojn meze de decembro, kaj la nova konstitucio kompletiĝos antaŭ finiĝo de la 2-jara servodaŭro de la Konstitucianta Kongreso. En la 28-a de majo de la jaro 2010, prezidanto de la Konstitucianta Kongreso prezentos al la nepala prezidento la ekzamenitan rezolucian projekton pri la konstitucio, kaj poste la prezidento proklamos la konstitucion praktikata.
Nepalo estas lando, kiu praktikis monarkion en tre longa periodo. La murdo de kelkaj membroj de la reĝa familio, okazinta en junio de la jaro 2001, rompis la lastan iluzion de la nepala publiko pri monarkio. La 28-an de majo de la jaro 2008 la nepala Konstitucianta Kongreso deklaris aboli monarkion kaj fondi demokratian respublikon. Sekve de tio la Komunista Partio de Nepalo (Maoistoj) aliĝis al la demokratio, kaj ĝia gvidanto Pushpa Kamal Dahal Prachanda elektiĝis kiel la ĉefministro de la demokratia respubliko.
De la kontraŭregistara armita forto al la reganta partio, tio estas granda transpaŝo por la Komunista Partio de Nepalo. Tamen en la partio estas du malsamaj voĉoj. Unu proponas fari al la ŝtato radikalan socialisman reformon por restrikti eniron de fremdlanda kapitalo, starigi racian socion kaj profitigi popolanojn de la malsupra klaso; dum la alia postulas praktiki leĝan sistemon por ke Nepalo rapide fariĝu moderna lando kaj eĉ proponas forigi titolon de la partio Maoisto kaj praktiki mildan politikan programon. Pri la malsamaj voĉoj Pushpa Kamal Dahal Prachanda montris neniun vidpunkton, tamen de kelkaj monatoj post lia enoficiĝo kiel ĉefministro la partio prenis flekseblan kaj pragmatan politikon. Li kelkfoje asertis, ke la nepala registaro sin dediĉas por disvolvi la ekonomion kaj doni prioritaton al la bonigo de vivrimedoj. Pri eksteraj aferoj li diris, ke Nepalo volas disvolvi pacajn kaj amikajn rilatojn kun diversaj landoj, precipe kun najbaroj. Enoficiĝinte li ĉeestis al inaŭguro de la Pekinaj Olimpikoj kaj intervidiĝis kun ĉinaj gvidantoj. Septembre, gvidante delegacion de kabinetaj membroj li vizitis la hindajn ĉefurbon Nov-Delhio kaj sudan urbon Bangalore, kaj novembre li refoje vizitis Hindion, ĉeestinte al pintkunveno de la organizo Bengala Iniciativo por Multsektora Scienca, Teknika kaj Ekonomia Kunlaboro.
La nova konstitucio donos leĝan konfirmon al politikoj, praktikitaj de la Komunista Partio de Nepalo. La partio estas la majoritato en Nepalo, tamen ĝi ne okupas absolutan plimulton de la Konstitucianta Kongreso, tial ĝi devas aŭskulti opiniojn de aliaj partioj en la konstitucia redaktado. Estas antaŭvideble, ke la nova konstitucio estos neideologia kaj plena de moderna nuanco, kaj per ĝi Nepalo akiros leĝsisteman medion, kiu garantios longtempan kaj pacan disvolviĝon. |