china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Persono de la Kuranta Jaro
(GMT+08:00) 2008-11-25 08:59:47

(Barac Obama)

Karaj retlegantoj, ĉiujara elektado de "Persono de la Kuranta Jaro" de usona ĵurnalo "Time" allogas atenton de la vastan publiko. Baldaŭ komenciĝos ĉi-jara elektado. Do kiu estos "Persono de la Kuranta Jaro"? Laŭ nuntempa balotado, usona nova prezidento Barac Obama ĝuas la plej multan popularecon.

Ĉi-jaro estas eksterordinara. Usona ĝenerala elektado, financa ŝtormo, la Pekinaj Olimpikoj kaj aliaj gravaj eventoj naskis nemalmulte da bone konataj personoj. El la restintaj 25 kandidatoj, Barac Obama okupas la unuan lokon per 500 000 balotiloj kaj 10 poentoj.

Barac Obama estas "nekonata ĉevalo" elstara en ĉijara prezidenta elektado de Usono. Li unue akiris kandidatecon de Demokratia Partio kaj poste venkis John McCain per absolute plimultaj balotiloj. Li estos la unua afrik-devena prezidento en la usona historio, kaj nature estas fokuso de la tuta mondo.

En la nomlisto ankaŭ sin trovas John McCain, Sarah Palin, Hillary Clinton, Michael Phelps, kiu akiris 8 orajn medalojn en la Pekinaj Olimpikoj, ĉina ŝtata prezidanto Hu Jintao, ĉina ĉefministro Wen Jiabao, ĉina fama reĝisoro Zhang Yimo kaj Liu Qi, prezidanto de Pekina Olimpika Organiza Komitato.

La ĵurnalo "Time" alvokas, ke retuloj donu balotilojn kaj poentojn al plaĉaj kandidatoj. Gajninto de "Persono de la Kuranta Jaro" estos publikigita en la 19-a de decembro. Sed redaktoroj de "Time" rajtas malkonsenti opiniojn de retuloj.

Elekto de "Persono de la Kuranta Jaro" fakte komenciĝis en la jaro 1927. Ekde Franklin Roosevelt, ĉiu usona prezidento escepte de Ford elektiĝis kiel "Persono de la Kuranta Jaro". De la lastaj jaroj, elektado de "Persono de la Kuranta Jaro" estas kondamnita partia al usonanoj. En sinsekvaj 10 jaroj antaŭ 2005 usonanoj estis elektitaj kiel "Persono de la Kuranta Jaro".

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040