Zhang Ping |
|
(GMT+08:00) 2007-04-11 09:57:32 |
Mi nomiĝas Zhang Ping, Esperante Ĝoja. Mi estas gaja kaj malkaŝema homo. En universitato mi lernis ekonomikon kaj sciis nenion pri Esperanto, sed pro mistera fortuno, mi venis al Ĉina Radio Internacia kaj fariĝis esperantisto. Nun mi jam laboras ĉi tie pli ol 4 jarojn, mi respondecas pri intervjuo, redakto kaj produkto de programero Ekonomia Panoramo. Per Esperanto, mi amikiĝis kun multaj diverslandaj esperantistoj. Mi elkore dankas la providencon, ĝi liveris al mi la ŝancon eniri en la novan mondon, ĉi tie ĉiutage mi estas gaja kaj kontenta, ĉar per mia klopodado, alilandanoj povas pli multe kompreni la antikvan landon, Ĉinion, kies ekonomio tre vigle disvolviĝas. Mi ankaŭ akiris multajn fruktojn el la laboro: dum intervjuo, mi estis kortuŝata de normalaj ĉinoj, dum la laboro, mi akiris amikecon kun miaj kolegoj kaj esperantistoj. Mi sincere esperas amikiĝi kun vi, mia retadreso estas: perfectgoja@163.com. |