china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pekina ekonomio ne fluktuos post olimpikoj
(GMT+08:00) 2008-02-04 15:36:52
Pekina ekonomio ne fluktuos post olimpikoj

La 5-an de novembro en la forumo nomata "olimpika ekonomio kaj disvolvo de ĉefurbo", Song Yu, membro de la Pekina Komisiono pri Disvolvo kaj Reformado, diris, ke ĝenerale la pekina ekonomio ne povos forte fluktui nek fali en valon post la olimpikoj, 2008.

Song Yu opiniis, ke laŭ analizo pri la disvolva stadio Pekino troviĝas en la grava periodo de la vico de mezevoluintaj urboj al tiu de progresintaj urboj, kaj la postulado por la okazigo de olimpikoj kaj socia evoluo alte kongruas kun la interna orientiĝo al urbanizado. Laŭ la pekina loĝantaro la merkata konsumado ankoraŭ ne saturiĝas, sed havas gravan influivon en la regiona aŭ tutlanda merkato. Laŭ eksteraj cirkonstancoj Ĉinio troviĝas en la progresa stadio, kaj la metropola cirklo de Pekino, Tianjin kaj la provinco Hebei montras la bonan tendencon de la rapida disvolvo, tio liveras al Pekino bonajn eksterajn cirkonstancojn.

Ĉinio publikigis produktan regularon de aŭtoj de novaj energioj

Antaŭ nelonge, la ĉina registaro publikigis "administran regularon pri produkta permeso de aŭtoj de novaj energioj" por trakti konsumon de energio kaj aeran polucion.

Nun, ĉinaj grandaj aŭtaj entreprenoj rigardas produktadon de aŭtoj de energioŝparado kaj novaj energioj kiel disvolvan strategion. Laŭ difino, la ĉina Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komisiono taskos ekzamenajn establaĵojn fari ekzamenon al lokalaj kaj produktaj teknikoj de produkta permeso de aŭtoj de novaj energioj.

En la lastaj jaroj, Ĉinio fortigis investon al esplorado de aŭtoj de novaj energioj, dum Pekinaj Olimpikoj en 2008 kaj Ŝanhaja Monda Foiro en 2010, Ĉinio uzos aŭtojn kun nula ellasa kvanto, kies fuzaĵo estas hidrogena gaso.

Prezo de oro ĉiam pli leviĝas

Influate de leviĝo de la prezo de oro en la internacia merkato, ankaŭ la prezo de oro en Ĉinio ĉiam pli leviĝas.

Laŭ informo, nuntempe la prezo de oro en Ĉinio atingis 190 juanojn po-grame, kreinte novan historian rekordon. Tio incitis la or-aĉetan fervoron de popolanoj.

Ĉinio estas unu el la plej gravaj produktaj kaj konsumaj landoj de oro en la mondo. En la pasinta jaro, la produkta kvanto de oro en la tuta lando superis 240 tunojn, kaj okupis la trian lokon en la mondo.

Ĉinio faras reekzamenon pri dumpinga kaj dumpinga mezuro de importita kartono produktita de Japanio

La 5-an de novembro, la ĉina Ministerio pri Komerco decidis fari ekde la sama tago reekzamenon pri dumpinga kaj dumpinga mezuro de la importita kartono produktita de la japana OJI Paper-fara Korporacio.

En la 5-a de septembro ĉijare, la menciita japana korporacio elmetis peton pri la reekzameno. Laŭleĝe farinte kontrolon al la peto, la ĉina Ministerio pri Komerco faris la nomitan decidon.

En antaŭaj tri trimestroj komerca malfavora saldo de ĉinaj agrikulturaĵoj proksimiĝis al 3 miliardoj da usonaj dolaroj

En la antaŭaj tri trimestroj de la kuranta jaro, la totala sumo de eksporta kaj importa komerco de la ĉinaj agrikulturaĵoj superis 55 miliardojn da usonaj dolaroj, kaj la komerca malfavora saldo de agrikulturaĵoj proksimiĝis al 3 miliardoj da usonaj dolaroj, je 30% pli multe ol tiu en la sama periodo de la pasinta jaro.

Pri tio ni informiĝis el la ĉina Ministerio pri Agrikulturo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040