china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio profundigos reformadon de buĝeta sistemo
(GMT+08:00) 2008-02-13 19:16:20
Ĉinio profundigos reformadon de buĝeta sistemo

Ĉina financa ministro Xie Xuren diris lastatempe, ke Ĉinio pluapaŝe profundigos reformadon de buĝeta sistemo kaj fortigos administradon super financa buĝeto.

Aranĝante la financan laboron en 2008 la ministro diris, ke necesas perfektigi kategoriigon de registara spezo, profundigi reformadon de buĝeto de departemento kaj antaŭenpuŝi sintezan buĝeton.

Detala konsumado okaze de Printempa Festo

De la 6-a ĝis la 12-a de februaro, tio estas, feriaj tagoj okaze de la Printempa Festo, la totala detala konsumado de la ĉina socio atingis 255 miliardojn da juanoj de renminbi, plimulte je ĉirkaŭ 16% ol en la sama periodo de la pasinta jaro.

En tiu tempodaŭro, la ĉina merkato estis abunda je varoj, la provizado sufiĉa, la prezaro stabila kaj la merkata vendado ĝenerale prospera kaj stabila.

Ĉinio rapidigos fervojan reformadon

Lastatage nia raportisto informiĝis el la ĉina Fervoja Ministerio, ke en la kuranta jaro tiu ministerio prenos multe da rimedoj por rapidigi fervojajn reformadon kaj malfermon.

La menciita ministerio plifortigos interfluon kaj kunlaboron kun aliaj landoj, emfazante altigon de krea kapablo, vastigon de eksterlanda kontraktado pri fervoja konstruado kaj de merkato pri produkta eksportado. Samtempe oni vaste partoprenos en multaflanka kunlaboro rilate al fervojo, grandigos kunlaboran kampon de internacia fervoja transportado, altigos nivelon de havena transportado kaj energie disvolvos internacian konteneran varportadon.

Ĉina totala produktokvanto de naturgaso en 2007 kreskis je 23%

La 12-an de februaro, nia raportisto informiĝis el la Ĉina Asocio de Petrol-kemia Industrio, ke en 2007 la totala naturgasa produktokvanto de Ĉinio superis 69 miliardojn da kubmetroj, kreskante je 23% kompare kun tiu en la antaǔlasta jaro.

Naturgaso estas pura kaj altefika energio. De la lastaj jaro Ĉinio tenas 2-ciferan kreskadon en produktado kaj konsumado de naturgaso. Laǔ antaǔkalkulo de la Ĉina Asocio de Petrol-kemia Industrio, en 2008 la totala naturgasa produktokvanto de Ĉinio atingos 76 miliardojn da kubmetroj.

Pasintajare totala nombro de patentopeticioj sankciitaj de Ĉinio kreskis je pli ol 30%

Antaǔtage nia raportisto informiĝis el la ĉina Ŝtata Administracio de Intelekta Proprieto, ke en la pasinta jaro la nomita administracio sankciis sume pli ol 350 mil patentopeticiojn, plimulte je pli ol 30% kompare kun tiu en la antaǔlasta jaro.

Laǔ statistiko, ĝis la fino de la pasinta jaro, la ĉina Ŝtata Administracio de Intelekta Proprieto sankciis sume pli ol 2 milionojn da patentopeticioj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040