china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

En 2008 ĉina centra akvoutiliga investo jam atingis 38 miliardojn da juanoj
(GMT+08:00) 2008-02-22 17:19:33
En 2008 ĉina centra akvoutiliga investo jam atingis 38 miliardojn da juanoj

La 21-an de februaro, raportisto sciis el tutlanda akvoutiliga projekta laborkunveno, okazigita de la ĉina Ministerio pri Akvoutiligo en Pekino, ke komence de 2008 la centra investa skalo por akvoutiliga konstruado jam atingis 38 miliardojn da juanoj, pli multe je pli ol 10% ol en 2007.

Laŭ informo, en 2008 centra investo por akvoutiliga konstruado rigardos konstruadon de kamparaj akvoutiligaj bazaj instalaĵoj, rilatan al vivo de popolanoj, kiel la gravan punkton.

Investo de ŝoseoj en ĉinaj kamparoj atingis 180 miliardojn da juanoj en 2007

Plenumita investo por ŝosea konstruado en la ĉina kamparo kaj longeco de konstruitaj ŝoseoj kreis rekordon en la jaro 2007, kaj oni plenumis socian investon de 180 miliardoj da juanoj en la tuta jaro, plimulte je12,7% ol en la jaro 2006.

Aldona valoro de pekinaj altteknikaj industrioj superis 180 miliardojn da juanoj de renminbi

Lastatempe koncerna respondeculo de Pekina Scienc-Teknika Komitato malkaŝis, ke en 2007, la aldona valoro de pekinaj alttenikaj industrioj superis 180 miliardojn da juanoj de renminbi, plimulte je 20% ol tiu en 2006.

Ĉinio kaj Japanio kune funkciigis projekton pri protektado de herbejo

Lastatempe en Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono amplekse funkciis internacia kunlabora projekto inter Ĉinio kaj Japanio celanta protekti naturan herbejon kaj fiksloĝadon de paŝtistoj.

Per protektado kaj utiligo de natura herbejo la projekto plaŭpaŝe bonigas la manieron de la paŝtistoj en produktado kaj vivo, helpas ilin formigi serion da produkta kaj teknika sistemo kaj akceli kontinuigeblan disvolviĝon de bredado kaj paŝtado.

Totala kvalifikeco de pekinaj manĝaĵoj atingis plej altan nivelon historie

En la jaro 2007, inspektaj departementoj de Pekino ekzamenis pli ol cent unu mil specimenojn de manĝaĵoj el 65 kategorioj, rezulte la totala kvalifikeco atingis 96,17%, kaj atingis la plej altan nivelon historie.

Koncerna respondeculo de la oficejo pri manĝaĵa sekureco malkaŝis, ke oni instalos "Informan Komputilon" pri detalaj informoj de manĝaĵoj en la ĉefaj komercaj vendejoj, magazenoj kaj bazaroj de manĝaĵoj.

Laŭ raporto, en la kuranta jaro Pekino daŭre profundigos monitoradon kaj administradon pri manĝaĵa higieno.

Ĉinio estas grava faktoro stabiligi mondan grenan prezaron

Laŭ informo, studanto de scienca instituto sub ĉina Ŝtata Grena Administracio sinjoro Ding Shengjun esprimis, ke Ĉinio estas la grava faktoro stabiligi mondan grenan prezaron.

Ding Shengjun diris intervjuate, ke lastatempe oni diris, ke "ĉina granda importo de greno kaŭzis leviĝon de monda grena prezaro", tio estas erara opinio tute kontraŭ ĉina grena stato de provizo kaj postulo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040