china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pli ol 20 eksterkapitalaj bankoj fondis leĝpersonajn bankojn
(GMT+08:00) 2008-02-27 20:28:35
Pli ol 20 eksterkapitalaj bankoj fondis leĝpersonajn bankojn

Laŭ plej freŝa statistiko, ĝis decembro de 2007, pli ol 20 eksterkapitalaj bankoj fondis leĝpersonajn bankojn en la ĉina landinterno.

Koncerna respondeculo de ĉina Ŝtata Administracio de Fremda Valuto esprimis, ke granda disvolvo de eksterkapitalaj bankoj en Ĉinio rilatas al la granda fono de ĉina ekonomio. La respondeculo elmetis du proponojn al eksterkapitalaj bankoj en Ĉinio: la unua estas pliigi koncepton pri ĝenerala situacio kaj makroskopan koncepton., la dua estas pliigi laŭregulan koncepton kaj racie trakti la rilatojn inter negoca disvolvo kaj laŭregula administrado.

Ĉi-jare hongkong-a ekonomio kreskos je 4% ĝis 5%

La 27-an de februaro en la Leĝdona Konsilio de Hongkong-a Speciala Administra Regiono financa sekretario Zeng Junhua publikigis buĝetan projekton por la jaro 2008 ĝis 2009. Laŭ prognozo, ĉi-jare la hongkong-a ekonomio kreskos je 4% ĝis 5%.

Zeng Junhua diris, ke ekonomio de la ĉina ĉeftero daŭre kaj rapide kreskas kaj senĉese kunfandiĝas kun la hongkong-a ekonomio, tio povas forte antaŭenpuŝi la hongkong-an ekonomian disvolvon kaj mildigi la influon, kaŭzitan de la malrapidiĝo de ekonomia kresko en eŭropaj landoj kaj Usono.

Rapide kreskas ĉina produktado de maraj nafto kaj naturgaso

Laŭ informo, en 2007 Ĉinio klopodis por altigi ekspluatan kapablon rilate al maraj nafto kaj naturgaso kaj realigis aldonitan valoron de maraj nafto kaj naturgaso je 76,9 miliardoj da juanoj de renminbi, plimulte je 17% ol en 2006.

En 2007 oni trovis ĉe Nanbao, orienta parto de la provinco Hebei, olekampon je miliardo da tunoj kaj trovis 10 novajn oleajn kaj naturgasajn kampojn en la golfo de Bohai-maro kaj en Bakbo-Golfo.

Ĉina esplorado pri novenergiaj aŭtoj en ŝlosila periodo

Antaŭ nelonge en Pekino, Wan Gang, ĉina ministro pri scienco kaj tekniko, diris, ke la ĉina esplorado pri baza tekniko de novenergiaj aŭtoj iris en ŝlosilan periodon.

Ĉeestante al kunveno pri energi-ŝparo kaj disolvo de novenergiaj aŭtoj, okazigita de la ĉina Ministerio pri Scienco kaj Tekniko, Wan Gang diris, ke fronte al grandaj defioj el manko de energio kaj ŝanĝiĝo de klimato kaj medio Ĉinio gajnis progreson en la esplorado pri gas-aŭtoj, energiŝparo kaj novaj energioj, kaj nun necesas koncernaj politikoj de ŝtataj departementoj por antaŭenpuŝi industrigon de maturaj teknikoj kaj kontribui al ŝparado de energio kaj reduktado de poluaĵa ellaso.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040