china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio limigos aŭ malpermesos investadon de eksteraj komercistoj en industrioj kun altaj energikonsumo kaj poluo
(GMT+08:00) 2008-03-07 14:09:52
Ĉinio limigos aŭ malpermesos investadon de eksteraj komercistoj en industrioj kun altaj energikonsumo kaj poluo

La 5-an de marto en la raporto pri registara laboro, prezentita al la 1-a sesio de la 11-a ĉina Tutlanda Popola Kongreso por ekzameno, ĉina ĉefministro Wen Jiabao rimarkigis, ke Ĉinio limigos aŭ malpermesos investadon de eksteraj komercistoj en industrioj kun alta energikonsumo kaj alta poluaĵa ellaso.

Rilate al tio, Zhang Yansheng, direktoro de la esplorinstituto pri la ekonomiaj rilatoj kun fremdaj landoj sub la Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komisiono, komentis, ke pro amplekso de la ĉina ekonomio kaj ĝia ligiteco kun la mondo, la internacia socio profitos de la ĉina politika reguligo pri riĉfonto, mediprotekto aŭ komerca ekvilibro.

Ĉinio enkondukos eksteran investon por fervoja konstruado

La 5-an de marto en Pekino ĉina ministro pri fervojo Liu Zhijun diris, ke ĉi-jare Ĉinio suferis pro granda pluvneĝo, kaj dum la katastrofo evidentiĝis la problemo, ke la fervoja konstruo ne povas kontentigi postuladon de la ekonomia disvolvo, tial Ĉinio investos 300 miliardojn da juanoj por la fervoja konstruado kaj ĝusttempe enkondukos eksteran investon.

Ĉina ekonomio kreskos de 9% ĝis 10%

La 4-an de marto en Pekino, baldaŭ enoficiĝonta vicestro kaj unua ekonomikisto de la Monda Banko, ĉina fama ekonomikisto sinjoro Lin Yifu diris, ke en la kuranta jaro la ĉina ekonomio antaŭkalkulite kreskos de 9% ĝis 10% kaj ne aperos maligna inflacio.

Rilate al la vaste atentata problemo de prezaro, li montris, ke la ĉina registaro faras makroskopan reguligadon al la prezaro, tial ne aperos maligna inflacio, tamen, en kelkaj jaroj la prezaro eble estos iom alta.

Atendata celo de ĉina ekonomia kreskado – 8%

La 5-an de marto, ĉina ĉefministro Wen Jiabao faris raporton de registara laboro al la unua jara regula sesio de la nova Tutlanda Popola Kongreso. Li diris en la raporto, ke en la ekonomia laboro de la kuranta jaro necesas preni kiel la unuan taskon de makroskopa reguligado preventon de tro varma ekonomia kreskado de iom tro rapida kaj de rimarkinda inflacio de struktura prezleviĝo. La atendata celo de la ĉina ekonomia kreskado en la kuranta jaro estas ĉirkaŭ 8%.

Ĉinio altigos nivelon de ekstera malfermo

Antaŭtagmeze de la 5-a de marto en Pekino, ĉina ĉefministro Wen Jiabao esprimis, ke Ĉinio altigos nivelon de ekstera malfermo kaj evoluigos vastecon kaj profundecon de ekstera malfermo.

Tion esprimis Wen Jiabao en la registara laborraporto farita tiutage en la unua jara regula sesio de la nova Tutlanda Popola Kongreso. Li diris, ke Ĉinio aktive vastigos importadon kaj ĉefe multigos importadon de progresintateknikaj ekipaĵoj, gravaj krudaĵoj kaj ŝlosilaj pecoj kaj samtempe bonigos la strukturon de eksterkapitalaj fakoj kaj regionan dispozicion kaj stabile antaŭenpuŝos eksteran malfermon de serva fako.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040