china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio aplikas rimedojn por bridi ellason de forceja gaso
(GMT+08:00) 2008-03-11 19:08:26
Ĉinio aplikas rimedojn por bridi ellason de forceja gaso

La 11-an de marto en Pekino, Xie Zhenhua, vicdirektoro de la ĉina Ŝtata Komisiono pri Disvolvo kaj Reformado, diris, ke Ĉinio aplikas aktivajn rimedojn por bridi ellason de forceja gaso.

Tiutage en la gazetara akcepto, okazigita por la 1-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso, respondante demandojn de raportistoj, Xie Zhenhua diris, ke por redukti ellason de forceja gaso, Ĉinio aplikis multajn aktivajn rimedojn. Inter 1990 kaj 2005 la energikonsumo po unuo en la malneta enlanda produktvaloro reduktiĝis je ĉirkaŭ 46%, tio egalas reduktiĝon de la ellaso de sulfura dioksido je 1,8 miliardoj da tunoj; Ĉinio disvolvas ventroenergion, sunenergion kaj aliajn regenegeblajn energiojn kaj reduktas la dependecon de karbo kaj petrolo; krome, Ĉinio forte faras forstumadon; en la lastaj 25 jaroj pro la forstumado sulfura dioksido reduktiĝis je ĉikraŭ 5,1 miliardoj da tunoj.

Ĉinio aplikos rimedojn por garantii efikon de kontraŭpolua programo

La 11-an de marto en Pekino, Zhang Lijun, vicdirektoro de la ĉina Ŝtata Mediprotekta Administracio, diris, ke Ĉinio aplikos rimedojn por garantii efikon de la kontraŭpolua programo.

Tiutage en la gazetara akcepto, okazigita por la 1-a sesio de la 11-a Tutlanda Popola Kongreso, respondante demandojn de raportistoj, Zhang Lijun diris, ke en la lastaj jaroj ĉinaj diverslokaj administracioj lanĉis kontraŭpoluajn programojn; stabila funkciigo de tiuj ĉi programoj estas tre grava por redukti poluaĵan ellason kaj bonigi la medion.

Ĉinio havas fidon realigi celon de redukto de 10% de ellasa kvanto de ĉefaj poluciaĵoj en 2010

La 11-an de marto en Pekino, vicestro de Ĉina Ŝtata Mediprotekta Administracio Zhang Lijun esprimis, ke Ĉinio havas fidon realigi la celon de redukto de 10% de ellasa kvanto de ĉefaj poluciaĵoj en 2010.

Ĉina ekonomio ne falos post Olimpikoj

Posttagmeze de la 10-a de marto en Pekino, akceptante intervjuon de ĉinaj kaj eksterlandaj ĵurnalistoj, membro de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, ekonomikisto Li Yining esprimis, ke post la Pekinaj Olimpikoj de 2008, la kreska rapideco de ĉina ekonomio ne falos.

Li opinias, ke la ĉina ekonomio nun troviĝas en meza periodo de industriigo kaj la tria industrio ankoraŭ havas grandan disvolvan spacon.

Li Yining antaŭdiris, ke la enlanda prezaro eble estas alta en la unua duonjaro de la kuranta jaro. En la dua duonjaro, diversaj rimedoj regos la altiĝan tendencon de prezaro.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040