china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Eksteraj kapitaloj kaj bankoj estas bonvenigataj partopreni en konstruado de ĉina kampara financa sistemo
(GMT+08:00) 2008-03-19 10:59:57
Eksteraj kapitaloj kaj bankoj estas bonvenigataj partopreni en konstruado de ĉina kampara financa sistemo

La 14-an de marto en Pekino, Wang Zhaoxing, vicprezidanto de Ĉina Komisiono pri Banka Reguligado, esprimis, ke eksteraj kapitaloj kaj bankoj estas bonvenigataj partopreni en konstruado de ĉina kampara financa sistemo.

Retrospurebla eksporta kvalifikiteco de ĉina manĝaĵa sekureco estas 99%

La 14-an de marto, ĉina oficisto reasertis, ke Ĉinio jam fondis la retrospuran sistemon pri produkta kvalito kaj manĝaĵa sekureco kaj ankaŭ la respondecigan sistemon ĉirilate; la proporcio de eksporta kvalifikiteco de manĝaĵoj ĉiam tenas je pli ol 99%, unuvorte, la ĉinaj manĝaĵoj ĝenerale estas sekuraj.

La 14-an de marto, en la "Forumo pri Manĝaĵa Konsuma Sekureco" okazinta en Pekino, s-ro Pu Changcheng, vicestro de la ĉina Ŝtata Administracio pri Kvalita Kontrolo, Inspekto kaj Kvaranteno, diris, ke de la lastaj jaroj Ĉinio jam starigis la ŝtatajn normojn pri manĝaĵoj je 1 800 kaj fakajn normojn je pli ol 2 900. Primare formiĝis la sistemo pri kvalito-sekuraj normoj de manĝaĵoj.

Ĉinio permesas merkatan eniron al 550 specoj da manĝaĵoj kaj koncernaj produktoj

Ĝis nun, la ĉina Ŝtata Administracio de Kvalita Kontrolado, Inspektado kaj Kvaranteno ĉiuflanke plenumas sistemon de merkata eniro pri kvalita sekuro al 28 klasifikoj kaj 550 specoj da manĝaĵoj kaj koncernaj produktoj.

La 14-an de marto en Pekino, raportisto konis el "forumo pri manĝaĵa konsuma sekureco, la 15-a de marto", ke la ĉina Ŝtata Administracio de Kvalita Kontrolado, Inspektado kaj Kvaranteno jam establis 200 ŝtatajn centrojn de kvalita ekzameno, interalie 39 rilatas al kvalita ekzameno al manĝaĵoj, Ĉinio ĉiuflanke plenumas sistemon de merkata eniro al manĝaĵoj kaj koncernaj produktoj por establi firman defendan linion de manĝaĵa sekureco en produkta fonto.

Laŭ enketo, altiĝis laŭnorma proporcio de servada kvalito en ĉinaj urboj

Ĉina Asocio por Kvalita Akcelo diris, ke laŭ pli ol 6-jara enketo, evidente altiĝis laŭnorma proporcio de servada kvalito en ĉinaj urboj ol antaŭ 5 jaroj.

Laŭ informo el gazetara konferenco en Pekino, antaŭ nelonge okazigita de la asocio, en la lastaj 3 jaroj meznombra laŭnorma proporcio de kvalito de sinteza servado por publika afero, popolamaso kaj entreprena postvendado estas 83%, pliiĝis je 19% ol antaŭ 5 jaroj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040