Okaze de la monda akva tago, la 22-a de marto, la programo pri akvoriĉfonta administrado kaj trinkakva sekureco por la ĉina kamparo komenciĝis en Pekino, la 20-an de marto.
La programo estas kuninvestata kaj kunpraktikata de la ĉina Ministerio pri Akvoutiligo kaj Disvolva Programo de UN. La totala investo por tiu ĉi 4-jara programo proksimiĝas al 6, 8 milionoj da usonaj dolaroj.
La praktikado de la programo havas pozitivan signifon por plibonigi la trinkakvan sekurecon en la ĉina kamparo. |