Lastatempe ĉina vicministro pri financo Zhang Shaochun esprimis, ke la ĉina registaro jam aranĝis 41 miliardojn kaj 800 milionojn da juanoj de renminbi por antaŭenpuŝi energioŝparadon kaj ellaso-redukton.
Zhang Shaochun diris, ke la Financa Ministerio esploras pri establo de longtempa mekanismo subtenanta energioŝparadon kaj ellaso-redukton, ĉefe esploras impostajn politikojn stimulantajn tiun laboron por akceli aktivecon de entreprenoj por energioŝparado kaj ellaso-redukto. |