china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio plenumos administradon pri honesteco kaj fidindeco al eksport-importaj entreprenoj
(GMT+08:00) 2008-03-26 17:53:49
Ĉinio plenumos administradon pri honesteco kaj fidindeco al eksport-importaj entreprenoj

Ĉinio plenumos administradon pri honesteco kaj fidindeco al eksport-importaj entreprenoj kaj donos pli oportunajn favorajn rimedojn al fidindaj entreprenoj.

En laborkunveno en la ĉina sudokcidenta urbo Chengdu, vicestro de Ĉina Ŝtata Administracio de Kvalita Kontrolado, Inspektado kaj Kvarantenado Wei Chuanzhong diris, ke en la kuranta jaro Ĉinio fortigos takson pri honesteco kaj fidindeco de eksport-importaj entreprenoj, plenumos diferencajn inspektajn rimedojn laŭ kredita nivelo, kvalita administra nivelo de entreprenoj kaj riskeco de komercaĵoj, altigos sciencecon de klasifika adminsitrado kaj fortigos punon al entreprenoj sen fidindeco.

Aperis en Ĉinio grava turno-punkto de energi-ŝparado kaj reduktado de poluci-ellaso en 2007

Antaŭ nelonge, la ĉina Akademio de Sociaj Sciencoj publikigis Verdan Libron pri medio de 2008 sub la titolo "Krizo kaj Turniĝo de Ĉina Medio". La Verda Libro montras, ke en la jaro 2007 Ĉinio akiris la primaran efikon en energi-ŝparado kaj redukto de poluci-ellaso, kaj aperis la grava turno-punkto de malleviĝo.

Laŭ raporto, la jaro 2007 estis la ŝlosila jaro de Ĉinio por ŝanĝi la pasivan situacion en energi-ŝparado kaj redukto de poluci-ellaso. La ĉina registaro prenis serion da politikoj, kaj plifortigis leĝplenumadon kaj konstruadon de koncernaj sistemoj,

En decembro de 2007, la ĉina Komisiono pri Disvolvado kaj Reformado proklamis, ke en la antaŭaj tri trimestroj, la energi-konsumo de la unita nacia produktvaloro malleviĝis je 3% ol tiu en la antaŭlasta jaro, kaj la ellasa kvanto de sulfura dioksido unuafoje malleviĝis en la lastaj jaroj.

Ĉinio investas 40 miliardojn da juanoj por antaŭenpuŝi energioŝparadon kaj ellaso-redukton

Lastatempe ĉina vicministro pri financo Zhang Shaochun esprimis, ke la ĉina registaro jam aranĝis 41 miliardojn kaj 800 milionojn da juanoj de renminbi por antaŭenpuŝi energioŝparadon kaj ellaso-redukton.

Zhang Shaochun diris, ke la Financa Ministerio esploras pri establo de longtempa mekanismo subtenanta energioŝparadon kaj ellaso-redukton, ĉefe esploras impostajn politikojn stimulantajn tiun laboron por akceli aktivecon de entreprenoj por energioŝparado kaj ellaso-redukto.

Pasintajare monda turisma enspezo atingis 800 miliardojn da usonaj dolaroj

La 24-an de marto, Taleb Rifai, ĝenerala vicsekretario de la Monda Turisma Organizo, diris, ke pasintajare turisma enspezo de la tuta mondo atingis 800 miliardojn da usonaj dolaroj kaj 900 milionoj da homoj faris translandliman vojaĝon.

Li faris la menciitan esprimon en la Internacia Konferenco pri Monda Heretaĵa Turisma Administrado kaj Daŭrigebla Disvolvo, kiu inaŭguriĝis en Huangshan de la ĉina provinco Anhui. Li diris, ke 2007 estas la 4-a sinsekva jaro, en kiu la monda turismo realigis rapidan kreskon; en la jaro 2020 la nombro de internaciaj turistoj atingos 1 600 milionojn, kaj laŭ prognozo, kultura vojaĝo al mondaj heretaĵaj lokoj fariĝos unu el plej rapide disvolviĝantaj turismaj servoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040