china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina ekonomia kreskado je 10% en kuranta jaro
(GMT+08:00) 2008-04-03 16:42:38
Ĉina ekonomia kreskado je 10% en kuranta jaro

La 2-an de aprilo en Pekino, la Agentejo de la Azia Disvolva Banko en Ĉinio publikigis "Perspektivon de azia evoluado en 2008". Laŭ prognozo, en 2008 la ĉina ekonomio kreskos je ĉirkaŭ 10%.

La raporto diras, ke en la kuranta jaro Ĉinio alprenos ankoraŭ pli rigoran monan politikon por preventi la ekonomion tro varma.

Malbona monkolektado por afrika evoluado

La 1-an de aprilo en Nov-Jorko la Afrika Ekonomika Komitato de UN publikigis "Raporton de afrika ekonomio en 2008". La raporto diras, ke iras nebone la monkolektado fare de la internacia socio por evoluado de afrikaj landoj, plejparto de la afrikaj landoj ne povos realigi la miljaran disvolvan celon pro tio.

Ĉina centra banko senŝanceliĝe plenumos direkton de strikta mona politiko

Antaŭ nelonge, komitato de mona politiko de Ĉina Popola Banko, la ĉina centra banko, emfazis, ke la centra banko senŝanceliĝe plenumos direkton de strikta mona politiko, elmetitan de la ĉina registaro. Samtempe, laŭ ŝanĝiĝo de interna kaj ekstera ekonomia kaj financa situacio, la centra banko ĝuste tenos ritmon, gravitan punkton kaj fortecon de financa makroskopa reguligado.

Praktikiĝos ĉina amendita "Leĝo pri energiŝparo"

La ĉina amendita "Leĝo pri energiŝparo" oficiale praktikiĝos la 1-an de aprilo. Ĝi validos ankaŭ en la laboro de energiŝparo de konstruado, trafikado kaj registaraj institucioj kaj perfektigos serion da administraj sistemoj kaj rimedoj pri premiado kaj punado rilataj al energiŝparo.

La ĉina "Leĝo pri energiŝparo" ekpraktikiĝis en 1998. En la lasta oktobro la ĉina leĝdona institucio faris amendon al ĝi.

Ĉinio investos grandan kapitalon por konstrui ekologian sekurecan ŝirmilon de Monda Firsto

La ĉina registaro investos grandan kapitalon por konstrui ŝtatan ekologian sekurecan ŝirmilon de tibeta altebenaĵo.

Laŭ informo el Mediprotekta Buroo de Tibeta Aŭtonoma Regiono, la Protekta kaj Konstrua Projekto de Ŝtata Ekologia Sekureca Ŝirmilo de Tibeta Altebenaĵo, kies investo superas 10 miliardojn da juanoj de renminbi, inkludas protektadon de natura stepo, protektadon de sovaĝaj animaloj kaj plantoj, konstruadon de protektejo kaj regadon de grunda erozio kaj aliajn sume 14 inĝenieriaĵojn de 2006 ĝis 2030.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040