china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio pluapaŝe stimulas investon de eksteraj komercistoj en okcidenta landparto
(GMT+08:00) 2008-04-10 19:29:19
Ĉinio pluapaŝe stimulas investon de eksteraj komercistoj en okcidenta landparto

Ĉinio pluapaŝe publikigos politikojn por stimuli eksterkapitalajn entreprenojn investi en okcidenta landparto. Tiuj politikoj inkludas rapidigi revizion de gvida katalogo de fakoj investataj de ektseraj komercistoj en meza kaj okcidenta landpartoj, mildigi enirpermesajn kondiĉojn de investo de ektseraj komercistoj en iuj fakoj, ktp.

Tion informis estro de la oficejo pri akcelo de investo de la departemento pri ekstera kapitalo de ĉina Ministerio pri Komerco s-ino Ji Xiaofeng en la 12-a komerca simpozio pri kunlaboro kaj investo de orienta kaj okcidenta landpartoj okazinta en ĉina okcidenta urbo Xi'an en la 6-a de aprilo.

Kreskos financa elspezo de Tibeto al agrikulturo, kamparo kaj kamparano

En 2008, ĉina tibeta tutjara buĝeto por agrikulturo, kamparo kaj kamparano atingos 2,07 miliardojn da juanoj de renminbi, plimulte je 29,5% ol tiu en 2007.

En Tibeta Aŭtonoma Regiono kamparanoj kaj paŝtistoj okupas 80% de la loĝantoj. De multaj jaroj bonigi vivmedion kaj multigi enspezon de tibetaj kamparanoj kaj paŝtistoj estas ĉefa tasko por disvolvi tibetajn ekonomion kaj socion.

Trajtaj industrioj fariĝis akceliloj por transsalta ekonomia disvolviĝo de Tibeto

La altebenaĵaj verdaj agrikulturo kaj paŝtado, mineralaj riĉfontoj, turismo, tibetaj medicino kaj medikamento, naciecaj meti-artaĵoj kaj aliaj altebenaĵaj trajtaj industrioj akcelis la tibetan ekonomion senĉese realigi transsaltan disvolviĝadon.

Nia raportisto informiĝis el koncernaj departementoj, ke en la pasintaj preskaǔ 5 jaroj la Tibeta Aǔtonoma Regiono disvolvis pli ol 170 programojn de trajtaj agrikulturo kaj paŝtado. Ankaǔ la ekspluatado de mineralaj riĉfontoj gajnis grandan trarompon. En 2007 la totala nombro de turistoj al Tibeto superis 4 milionojn da homfojoj.

Ĉinaj produktoj de alt-teknika fabrikado okupis unuan lokon de internacia merkato laŭ kontingento

En 2007, la totala eksporta sumo de ĉinaj alt-teknikaj produktoj superis 347 miliardojn da usonaj dolaroj, la skalo de alt-teknika fabrikado okupas la mondan duan lokon kaj kontigento en la internacia merkato estis la unua.

La 6-an de aprilo en koncerna kunveno en la ĉina urbo Xi'an, oficisto de ĉina Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komitato esprimis, ke de 2000 ĝis 2007 la kontingento de ĉinaj alt-teknikaj produktoj proksimiĝis al 20%, la produkta kvanto de komputiloj, poŝtelefonoj kaj vakcinoj okupis la unuan lokon de la mondo.

Nun, rimarkinde altiĝis la internacia nivelo de ĉinaj alt-teknikaj industrioj, internacia alt-teknika produkta, esplora kaj ekspluata kapablo rapide sin movas al Ĉinio. Pliiĝis ĉina sendepende disvolva kapablo sur la kampoj de integrita cirkvito, telekomuniko kaj biomedikamento.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040