china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Rekta ekstera investo de ĉinaj entreprenoj atingis 92 miliardojn da usonaj dolaroj ĝis pasinta jarfino
(GMT+08:00) 2008-04-16 16:54:22
Rekta ekstera investo de ĉinaj entreprenoj atingis 92 miliardojn da usonaj dolaroj ĝis pasinta jarfino

La 16-an de aprilo, vicestro de ĉina Konsilio de Akcelo de Internacia Komerco Zhang Wei diris, ke ĝis la fino de 2007, la rekta ekstera investo de ĉinaj entreprenoj atingis 92 miliardojn da usonaj dolaroj.

En la gazetara konferenco de la 2-a simpozio pri translanda investo de ĉinaj entreprenoj okazinta en Pekino, Zhang Wei konigis, ke ekde 1998 kiam la ĉina registaro elmetis "ellandiĝan" strategion, senĉese rapidiĝas transmara investo de ĉinaj entreprenoj. Samtempe por helpi eksteran investon de ĉinaj entreprenoj, en 2006 la Konsilio de Akcelo de Internacia Komerco ellaboris akcelan planon pri ekstera investo de ĉinaj entreprenoj.

Ĉinio subtenas starigi multflankan komercan sistemon justan, publikan kaj racian

La 15-an de aprilo en Pekino, ĉina ĉefministro Wen Jiabao diris, ke Ĉinio oponas kontraŭ la investa kaj komerca protektismo, kaj subtenas starigi la multflankan komercan sistemon justan, publikan, racian kaj ne-diskriminacian.

Tiujn vortojn diris Wen Jiabao, kiam li intervidiĝis kun Alistair Darling, speciala sendito de brita ĉefministro kaj brita financa ministro.

Wen Jiabao montris, ke Ĉinio kaj Britio plifortigas dialogon kaj interfluon sur la bazo de reciproka respekto, egaleco kaj reciproka utilo, tio utilas por profundigi la reciprokan konfidon, plivastigi la komunan konon, konkeri diverĝojn kaj por kune fari kontribuojn al paco, stabileco kaj prospero de la mondo.

Alistair Darling diris, ke Britio volas plifortigi dialogon kaj kunlaboron kun Ĉinio, por kune trakti gravajn problemojn en la ekonomia, financa kaj media kampoj de la mondo. Li diris ankaŭ, ke Britio subtenas agnoski la statuson de plena merkata ekonomio de Ĉinio kaj oponas kontraŭ rimedoj limigantaj al ĉinaj varoj.

Ĉinio aktive antaŭenpuŝos internacian kunlaboron pri regenerebla energio

Laŭ informo el "Simpozio de internacia kunlabora strategio pri energio, regenerebla energio kaj nova energio" okazanta en Pekino, Ĉinio aktive antaŭenpuŝos planon de internacia sciencteknia kunlaboro pri regenerebla energio kaj nova energio.

La ĉinaj Ministerio pri Scienctekniko kaj Ŝtata Komitato pri Disvolvo kaj Reformado kune kun koncernaj flankoj establos gvidan komitaton pri internacia sciencteknika kunlaboro, engaĝigos tra la tuta mondo altnivelajn specialistojn pri regenerebla energio kaj nova energio, establos specialistan konsultiĝan komitaton pri internacia sciencteknika kunlaboro. Ili ankaŭ asignos specialan kapitalon, kaj samtempe altiros kapitalon de fremdlandaj registaroj kaj internaciaj organizoj por kune antaŭenpuŝi praktikadon de la plano.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040