china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Komerca sumo inter Ĉinio kaj ASOAL atingis 54,4 miliardojn da usonaj dolaroj en unua trimestro
(GMT+08:00) 2008-04-30 16:39:41
Komerca sumo inter Ĉinio kaj ASOAL atingis 54,4 miliardojn da usonaj dolaroj en unua trimestro

La 29-an de aprilo, Wu Zhengping, vicdirektoro de la Azia Departemento de la ĉina Komerca Ministerio, diris, ke en la unuaj tri monatoj de tiu ĉi jaro la komerca sumo inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj atingis 54,4 miliardojn da usonaj dolaroj, pli multe je 26% ol tiu en la sama periodo de la lasta jaro.

Ĉinio akiris novan progreson en energi-ŝparo kaj poluci-ellasa redukto en unua trimestro

La 29-an de aprilo en Pekino, oficisto el la ĉina Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komisiono s-ro Zhu Hongren diris, ke en la unua trimestro ĉijare, Ĉinio akiris novan progreson en energi-ŝparo kaj poluci-ellasa redukto.

En koncerna gazetara konferenco, s-ro Zhu Hongren diris, ke la produktado de iuj alt-energikonsumaj entreprenoj tenis malrapidan kreskon, eksporto daŭre malleviĝis aŭ malpliigis la kreskan mezuron. La sinteza energi-konsuma kvanto de la po-tuna ŝtalo en la gravaj ferŝtalaj entreprenoj malleviĝis je 0.2%.

Li diris ankaŭ, ke por Ĉinio la situacio de energi-ŝparo kaj poluci-ellasa redukto estas ankoraŭ severa.

Ĉina makroskopa ekonomio normale funkciis en unua trimestro

Laŭ donitaĵoj, publikigitaj de la ĉina Ŝtata Statistika Buroo en la 29-a de aprilo, en la unua trimestro de tiu ĉi jaro la ĉina makroskopa ekonomio funkciis normale.

Laŭ la donitaĵoj, en la unua trimestro la ĉina ekonomio kreskis je 10,6%, iom malpli rapide ol tiu en la sama periodo de la lasta jaro.

Tibeta Produktvaloro kreskas je 10,4% en la unua trimestro

Laŭ statistika raporto publikigita de Statistika Buroo de Tibeta Aŭtonoma Regiono en la 29-a de aprilo, en la unua trimestro tibeta produktvaloro atingis 7,6 miliardojn da juanoj de renminbi, plimulte je 10,4% ol tiu en la sama periodo de 2007.

Koncerna respondeculo de la buroo diris, ke impulsate de rapida funkcio de nacia ekonomio en januaro kaj februaro, la tibeta ekonomio tenas tendencon de stabila kaj rapida kreskado, tamen pro okazo de marto-14-a perforta evento pri batado, detruado, rabado kaj bruligado en Lasao, la tibeta ekonomio estas iom influata.

Rimarkinde aperas 3 tendencoj de disvolvo de ĉina aŭta industrio

Antaŭ nelonge, vicestro kaj ĝenerala sekretario de Ĉina Aŭta Industria Asocio sinjoro Dong Yang esprimis, ke rimarkinde aperas 3 grandaj tendencoj de la disvolvo de ĉina aŭta industrio, ili estas sendependa kreo, struktura reguligado kaj ŝanĝo de maniero de ekstera kunlaboro.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040