china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pekino estos konstruita kiel financa centro kun internacia influo
(GMT+08:00) 2008-05-07 19:58:52
Pekino estos konstruita kiel financa centro kun internacia influo

Laŭ dokumento publikigita de Pekino en la 6-a de majo, Pekino estos konstruita kiel financa centro kun internacia influo.

Oficisto de pekina magistrato konigis, ke Ĉinio povas posedi plurajn financajn centrojn internaciajn kaj regionajn kaj financ-centrigo de Pekino ne formos konkuron kontraŭ aliaj urboj.

Fundamenta stabileco de grenaj provizado kaj prezo en Ĉinio estas garantiata

La 6-an de majo, respondeculo de la ĉina Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komisiono diris, ke Ĉinio povas garantii la grenan provizadon kaj fundamentan stabilecon de la grena prezo en la enlanda merkato.

Intervjuate, la respondeculo diris, ke en la lastaj jaroj, la ŝtato prenis multajn rimedojn por akceli la grenan pliproduktiĝon kaj pliigi la kamparanan enspezon. En 2007, la ĉina grena produktkvanto superis 500 miliardojn da kilogramoj, kaj Ĉinio akiris la riĉrikolton en la sinsekvaj 4 jaroj. Nuntempe la grenaj produktado kaj bezonado tenas fundamentan ekvilibron, la grena stoko estas sufiĉa, la grena rezervo havas grandan skalon, kaj la proporcio de grenaj stoko kaj konsumo pli altas ol la grena sekureca nivelo internacie konata.

Li diris ankaŭ, ke la grena prez-leviĝo en la internacia merkato ne kaŭzis grandan influon al la ĉina enlanda merkato.

2/3 de ĉina eksterkomerca sumo venas de membrolandoj de Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro

Antaŭ nelonge, s-ino Zhang Wei, specialisto de la ĉina Ministerio pri Komerco, esprimis, ke komerca sumo inter Ĉinio kaj Azi-Pacifika Ekonomia Kunlaboro en 2007 atingis 1467 miliardojn da usonaj dolaroj, okupante 2/3 de ĉina eksterkomerca sumo.

Ŝi diris ankaŭ, ke nuntempe Ĉinio subskribis liberkomercajn interkonsentojn ĉefe kun azi-pacifikaj landoj kaj regionoj. Subskribo de tiuj interkonsentoj efike akcelas ekonomi-komercan disvolviĝon inter Ĉinio kaj azi-pacifikaj landoj kaj regionoj.

Fremdlandaj specialistoj parolis pri ĉina ekonomio

Nun la monda ekonomio kreskas malrapide pro la grava malrapidiĝo de la usona ekonomia kresko, kaj tiu ĉi ĝenerala tendenco siagrade influos la ekonomion de evoluantaj landoj. Sed akceptante intervjuon de ĉinaj raportistoj, iuj fremdlandaj specialistoj esprimis, ke la ĉina ekonomio kapablas rezisti kontraŭ kolizio de la tutmonda ekonomia malvarmiĝo kaj kreskos plu.

Ĉinio konstruos monde plej grandan ventenergian centralon en Jiuquan

La 4-an de majo la disvolva kaj reformada komisiono de la urbo Jiuquan de la ĉina sudokcidenta provinco Gansu anoncis, ke post la ekzameno ĉina koncerna departemento sankciis la raporton de la urbo pri konstruado de ventenergia centralo kun la kapacito de 10 milionoj da kilovattoj, tial la urbo komencos konstruadon de la monde plej granda ventenergia centralo.

La urbo Jiuquan estas unu el la ĉinaj regionoj, kiuj abundas je ventenergio. Laŭ la takso de meteofako, en la urbo la totala rezervo de ventenergio atingas 150 milionojn da kilovattoj kaj la ekspluatebla kvanto superas 40 milionojn da kilovattoj.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040