china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Taiwan-a komercisto Chen Fengrong
(GMT+08:00) 2008-05-23 19:23:26

Pasis preskaŭ 20 jaroj, negoco de Chen Fengrong estas pli kaj pli granda. Nun, krom ŝipkajo, en Kantono sinjoro Chen instalis komercan korporacion pri komerco inter la du bordoj, en la provinco Fujian fondis korporacion pri rericevo de riĉfontoj. Aparte menciindas, ke nun li fondis bazon pri bredado de fiŝo Tilapia. Alprenante la interkonsentan modelon, sinjoro Chen liveras fiŝidojn, najbaraj kamparanoj faras bredadon, kaj fine Chen faras aĉeton.

Nun, la bazo jam atingis la skalon de jara produktokvanto je 50 milionoj da fiŝoj. Sinjoro Chen plenas de fido pri la nova speco Tilapia. Li diris:

"Nun en la provinco Guangdong, Tilapia havas bonan komercan tendencon, la jara eksporta kvanto estas granda, kaj provizado ne kontentigas bezonon, tial ni enkondukas plej bonajn fiŝidojn el Taiwan kaj faras bredadon ĉi tie."

Laŭ konigo de Chen, vendante fiŝidojn, la bazo liveras teknikojn al kamparanoj. Estontece, li kunlaboros kun vilaĝoj kaj urbetoj, funkciigos demonstran bazon kaj liveros pli bonan teknikan gvidon al kamparanoj.

La rapida evoluigo de Kantono profunde impresis Chen Fengrong. Nun, lia familio jam transloĝiĝis al Kantono. Li diris:

"Mi sentis, ke ni venis el la ĉeftero, de mia prapatroj, jam 7 generacioj vivas en Taiwan, tial reveno estas nia volo. Kial mia filo lernas en la ĉeftero? Mi celas, ke la venonta generacio ĝuste vivu en la ĉeftero."

Parolante pri la ĉeftera ekonomia disvolvo, Chen Fengrong diris:

"Kreskas grande la urboj Kantono, Shenzhen kaj Ŝanhajo, eĉ en la estontaj 10 ĝis 15 jaroj, la kresko de la ĉeftero ankoraŭ estos granda, tio estas absoluta. Efektive, ni plenas de fido pri la estonta ekonomia kresko de la ĉeftero, tial mi diris al miaj infanoj, ke la estonta afero troviĝas en la ĉeftero, mi esperas, ke ili bone faros ĉi tie."


1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040