Lastatempe iu ekonomia analiza grupo de ĉina centra banko, Ĉina Popola Banko esprimis intervjuate, ke influate de serio da necertaj faktoroj de en- kaj ektera ekonomia funkciado, iom mildiĝis la kreska rapideco de ĉina ekonomio, tamen ne aperis grandmezura falo maltrankvilata de la merkato.
En la kuranta jaro, la ĉina ekonomio frontas al multaj defioj. La fortega tertremo okazinta en Wenchuan lastatempe refoje alportis necertan faktoron al la ĉina ekonomio.
La ekonomia analiza grupo diris, ke laǔ antaǔkalkulo, la fortega tertremo ne ŝanĝos bazan tendencon de makroskopa ekonomia funkciado de Ĉinio. |