china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio jam akiris efikon en mildigo de komerca neekvilibro
(GMT+08:00) 2008-06-03 19:49:09
Ĉinio jam akiris efikon en mildigo de komerca neekvilibro

Lastatempe estro de departemento pri ekstera komerco de ĉina Ministerio pri Komerco Wang Shouwen esprimis intervjuate, ke en la lastaj jaroj, la ĉina registaro prenis rimedojn por mildigi problemojn kaǔzitajn de komerca neekvilibro kaj jam akiris efikon. En la antaǔaj du monatoj de la kuranta jaro, la favora saldo de ĉina ektera komerco estas 28 miliardoj kaj 50 milionoj da usonaj dolaroj, malpliĝante je 29,2% kompare kun tiu en la sama periodo de la pasinta jaro.

Wang Shouwen diris, ke Ĉinio ne intence strebas komercan favoran saldon, sed klopodas por realigi fundamentan ekvilibron de internaciaj en- kaj elspezoj. En la lastaj jaroj, Ĉinio prenis serion da rimedoj por aktive plivastigi importadon kaj akceli kontinuigeblan disvolviĝon de ekvilibro de ekstera komerco.

Kreska rapideco de ĉina ekonomio iom mildiĝis sed ne grandmezure falis

Lastatempe iu ekonomia analiza grupo de ĉina centra banko, Ĉina Popola Banko esprimis intervjuate, ke influate de serio da necertaj faktoroj de en- kaj ektera ekonomia funkciado, iom mildiĝis la kreska rapideco de ĉina ekonomio, tamen ne aperis grandmezura falo maltrankvilata de la merkato.

En la kuranta jaro, la ĉina ekonomio frontas al multaj defioj. La fortega tertremo okazinta en Wenchuan lastatempe refoje alportis necertan faktoron al la ĉina ekonomio.

La ekonomia analiza grupo diris, ke laǔ antaǔkalkulo, la fortega tertremo ne ŝanĝos bazan tendencon de makroskopa ekonomia funkciado de Ĉinio.

Alilandaj amaskomunikiloj alte atentas ĉinan dekreton pri "limigo de uzo de plasta sako"

De la 1-a de junio, ĉinaj komercejoj, kiaj supermerkatoj, magazenoj kaj bazaroj estas malpermesataj al livero de senpagaj plastaj sakoj al klientoj. La dekreto estas alte atentata de alilandaj amaskomunikiloj.

Brita Disaŭdiga Korporacio raportis, ke ĉina limigo de uzo de plasta sako celas ŝanĝi homan butikumadan kutimon, redukti plastajn balaaĵojn kaj "blankan polucion" kaŭzitan de tiuj balaaĵoj, ŝpari energion kaj plibonigi medion. Laŭ raporto, "Verdaj Olimpikoj" estas unu el tri konceptoj de la Pekinaj Olimpikoj kaj la ĉina registaro aktive antaŭenpuŝas serion da politikoj pri media protekto kaj ĉiflankajn programojn.

Ankaŭ amaskomunikiloj Routers kaj AFP faris ĉiflankan raporton.

Ĉinio klopodos por realigi celon redukti 20% de energikonsumo de unuo de totala enlanda produktovaloro en 2010

Antaŭ nelonge en la 18-a entreprena jarkunveno de Azia Societo, vicestro de ĉina Ŝtata Buroo de Energio Zhao Xiaoping esprimis, ke Ĉinio persistos plu en baza ŝtata politiko de riĉfonta ŝparado kaj klopodos por realigi la celon, ke energikonsumo de unuo de la totala enlanda produktovaloro malpliiĝos je 20% en 2010 ol tiu en 2005.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040