china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Disvolva vojo de Ĉina Aluminia Korporacio
(GMT+08:00) 2008-06-06 14:57:19

Parolante pri la aluminia industrio, oni ofte pensas pri granda energikonsumo kaj alta polucio. Sed en la ĉina plej granda entrepreno pri nefera metalo, Ĉina Aluminia Korporacio, raportisto vidis, ke kiel la entrepreno kun granda energikonsumo, per struktura reguligado kaj scienc-teknika kreado la korporacio ege ŝparis konsumon de energio, sinteze utiligas riĉfontojn kaj reduktas ellason de poluciaĵoj. Hodiaŭ ni ĝuste konigos al vi Ĉinan Aluminian Korporacion.

La nuna totala kapitalo de Ĉina Aluminia Korporacio superis 200 miliardojn da juanoj, ĝi estas la dua granda fabriko pri alumino kaj la tria pri aluminia elektrolizo de la mondo. Alfrontante la rapidan evoluigon de la ĉina ekonomio kaj pli kaj pli severan bremson el riĉfontoj, la korporacio pli kaj pli multe konceptis la gravecon de ŝparo de energio kaj redukto de ellaso por kontinuigebla disvolvo.

Ĉina Aluminia Korporacio opiniis, ke por teni kontinuigeblan disvolvon kaj krei entreprenon ŝparantan riĉfontojn kaj amikan al la medio, oni devas reguligi industrian strukturon. Unue, Ĉina Aluminia Korporacio elkribris postiĝintan produktopovon, fermis postiĝintajn produktajn liniojn, kies energikonsumo estas granda kaj polucio serioza. Due, la korporacio reguligis produktaĵan strukturon, senĉese fortigis produktadon de produktaĵoj kun alta aldona valoro kaj forte akcelis reguligadon de teknologia strukturo. Cetere, la korporacio konstruas regener-aluminian programon. Vicĝenerala direktoro Ao Hong diris:

"Antaŭ nelonge, ni konstruis regener-aluminian programon je 200 mil tunoj en Qingdao kaj programon pri aluminia alojo en Guangdong, efektive ĝi same estas regener-aluminia programo, tio celas fortigi reguligadon de produktaĵa kaj industria strukturoj."

Por realigi la celon de energiŝparo kaj redukto de ellaso, la korporacio ankaŭ metis scienc-teknikan kreadon en tre gravan lokon. De 2001 ĝis nun, Ĉina Aluminia Korporacio sume investis 6,8 miliardojn da juanoj por scienc-teknika esploro kaj ekspluato, realigis nombron da scienc-esploraj programoj pri energiŝparo kaj redukto de ellaso kaj formis progresintajn teknologiojn kaj teknikojn kun sendependa intelekta proprieto. Ĝenerala direktoro Xiao Yaqing diris:

"Scienc-teknika investo estas unu el niaj bazaj rimedoj por ŝpari energion kaj redukti ellason, ankaŭ la baza rimedo por longigi efikon de energiŝparo kaj redukto de ellaso."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040