Antaŭ nelonge raportisto informiĝis de la 3-a Ĉina-Sudazia Komerca Forumo, okazinta en Kunming, ĉefurbo de la ĉina sudokcidenta provinco Yunnan, ke la komerca sumo de Ĉinio kun Sudazio promesas superi 60 miliardojn da usonaj dolaroj en la jaro 2010.
De la lastaj jaroj senĉese disvastiĝas la kunlaboro inter Ĉinio kaj Sudazio pri komerco, investado kaj konstrukontrakto, kaj pro tio pliiĝas la komerca sumo. En la jaro 2007 la komerca sumo de Ĉinio kun la sudazia regiono atingis 51 miliardojn da usonaj dolaroj, pli multe je pli ol 30% ol tiu en la sama periodo de la lasta jaro. |