china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio malstreĉigis limigon kaj stimulas superecaj entreprenoj fari investon eksterlanden
(GMT+08:00) 2008-06-13 15:27:46
Ĉinio malstreĉigis limigon kaj stimulas superecaj entreprenoj fari investon eksterlanden

Vicestro de Ĉina Ŝtata Administracio pri Fremda Valuto Deng Xianhong diris, ke de la lastaj jaroj, por stimuli superecajn entreprenojn fari investon eksterlanden, la administracio senĉese antaǔenpuŝas faciligon de komerco kaj investo por krei bonan investan medion al entreprenoj.

Ĉina media marko jam estas kompletigita normo-identiga sistemo

Ĉina media marko jam estas kompletigita sistemo pri normo, identigo, juĝado kaj kvalita garantio. La media marko tuŝas aŭton, konstruan materialon, tekstilaĵon, elektronikan aparaton, kemian vivbezonaĵon, meblon kaj similajn.

Tion esprimis ĉina vicministro pri mediprotektado sinjoro Wu Xiaoqing, la 11-an de junio, en "Internacia simpozio pri daŭrigebla konsumo" okazanta en Pekino.

De la 10-a ĝis la 12-a de junio en Pekino okazas "Internacia simpozio pri daŭrigebla konsumo", organizata kune de ĉinaj Ministerioj pri Mediprotektado kaj pri Financo, Media Programo de UN kaj Komitato de Eŭropa Unio.

Komerca sumo de Ĉinio kun Sudazio promesas superi 60 miliardojn da usonaj dolaroj en 2010

Antaŭ nelonge raportisto informiĝis de la 3-a Ĉina-Sudazia Komerca Forumo, okazinta en Kunming, ĉefurbo de la ĉina sudokcidenta provinco Yunnan, ke la komerca sumo de Ĉinio kun Sudazio promesas superi 60 miliardojn da usonaj dolaroj en la jaro 2010.

De la lastaj jaroj senĉese disvastiĝas la kunlaboro inter Ĉinio kaj Sudazio pri komerco, investado kaj konstrukontrakto, kaj pro tio pliiĝas la komerca sumo. En la jaro 2007 la komerca sumo de Ĉinio kun la sudazia regiono atingis 51 miliardojn da usonaj dolaroj, pli multe je pli ol 30% ol tiu en la sama periodo de la lasta jaro.

Evidente altiĝas proporcio de ĉina industrio pri softvaro kaj servo en monda merkato

En la jaro 2007 la skalo de la ĉina industrio pri softvaro kaj servo atingis pli ol 580 miliardojn da juanoj, okupante 8,7% en la monda merkato.

La 8-an de junio en koncerna forumo okazinta en la urbo Ningbo de la provinco Zhejiang, Xiao Hua, direktoro de la departemento pri produktaĵoj sub la ĉina Ministerio pri Industrio kaj Informizo, esprimis, ke la ĉina industrio pri softvaro kaj servo efektivigis esencan impeton kompare kun la jaro 2002, en kiu la ĉina proporcio okupis nur ĉirkaŭ 2% en la monda merkato.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040