china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina plej granda entrepreno pri nefera metalo
(GMT+08:00) 2008-06-13 15:47:17

Laŭ konigo, naturdono de ĉinaj baŭksitaj riĉfontoj estas malbona, 80% de baŭksitaj minaĵoj estas komplikaj kaj aluminia rafino estas malfacila. Tial rafino el minaĵoj konsumas pli da energio, vicĝenerala direktoro de Ĉina Aluminia Korporacio sinjoro Ao Hong diris:

"La naturdono de baŭksitoj estas relative malbona. Por produkti aluminian oksidon, ni devas pliigi alkalon kaj elektron. Nia riĉfonta stato ne povas subteni ekonomian disvolvon en longa tempo, tial ni faris amason da laboroj pri teknologio."

Por solvi la problemon, la korporacio fortigis scienc-teknikan kreadon kaj sendepende ekspluatis teknikon pri "ercoselekta Procedo Bayer", Ao Hong diris:

"Nur depende de pasinta teknologio, nia energikonsumo ne povas atingi normon. Sur la bazo de Procedo Bayer kaj laŭ la ĉina stato, ni faris nombron da laboroj kaj aldonis ercoselekton, poste plibonigis multajn teknologiojn, ĉi tiu metodo havas elstaran efikon en energiŝparo kaj redukto de konsumo."

Laŭ konigo, kompare kun antaŭa tradicia teknologio, la "ercoselekta Procedo Bayer" povas ŝparigi preskaŭ 20% de konstrua kosto, samtempe resukti 10% de produkta kosto kaj proksimume 50% de produkta konsumo. Nun, la nova tekniko jam formis produktan kapablon je jara produktokvanto de 600 mil tunoj da alumino.

Krom alumino, multa elektrokonsumo dum aluminia elektrolizo estas la monda malfacilo. Komence de la kuranta jaro, sukcesis nova tekniko, sendepende ekspluatita de Ĉina Aluminia Korporacio. Per ĉi tiu nova tekniko, la korporacio ŝparis pli ol 1,2 miliardojn da kilovattohoroj de elektro.

Laŭ konigo de vicĝenerala direktoro de la korporacio Ao Hong, de 2001 ĝis nun, meznombra energikonsumo de aluminia produktado malpliiĝis je 21%, energikonsumo de aluminia elektrolizo malpliiĝis je 4%, kaj la korporacio sume ŝparis energion je pli ol 3,6 milionoj da tunoj de normaj karboj. Nun, la korporacio elmetis krei "ekologian aluminian industrion" en 2010 por pluapaŝe ŝpari energion kaj redukti ellason. Li diris:

"Ni elmetis la celon: ol en la jaro 2005, en 2010 ellasa kvanto de sulfa dioksido malpliiĝos je 10%. Energikonsumo por dekmil juanoj da industria aldona valoro malpliiĝos je 20%, kaj sinteza utiliga proporcio de industria solida balaaĵo altiĝos je 5%."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040