La 20-an de junio en Pekino, ĉina scienc-teknika vicministro Li Xueyong esprimis, ke Ĉinio fortigos politikan subtenon al entreprenoj de scienc-teknika kreo kaj subtenos ilin porti grandajn scienc-teknikajn programojn.
En aprilo de 2007, la ĉina Scienc-Teknika Ministerio, la registaro de Pekino kaj Ĉina Akademio de Sciencoj kune komencis "provpunktan laboron de cent kreivaj entreprenoj de Zhongguancun-a Scienca Parko". En pli ol unu jaro, la entreprenoj raportis pli ol 4 300 patentojn kaj totala enspezo superis 72 miliardojn da juanoj. |