china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉinio fortigos kontroladon de kapitala en- kaj el-landiĝo
(GMT+08:00) 2008-06-25 16:51:38
Ĉinio fortigos kontroladon de kapitala en- kaj el-landiĝo

Antaŭ nelonge, Hu Xiaolian, estro de ĉina Ŝtata Administracio pri Ekstera Valuto, esprimis fortigi kontroladon de kapitala en- kaj el-landiĝo por garantii ĉinan financan sekurecon.

En la lastaj tagoj, li faris esploron pri fortigo de kontrolado de kapitala cirkulado en ĉinaj urboj Dalian, Suzhou kaj Wuhan.

Necesas daŭre plifortigi kaj plibonigi makroskopan reguligadon

La 24-an de junio, Jia Qinglin, prezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, diris, ke necesas daŭre plifortigi kaj plibonigi la makroskopan reguligadon, por impulsi bonan kaj rapidan disvolvon de la ekonomio.

En la sama tago en Pekino, la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco okazigis special-teman interkonsiliĝan kunvenon.

En la kunveno Jia Qinglin diris, ke necesas teni stabilecon de varprezoj, efektive garantii efikan provizadon de agrikulturaj produktaĵoj, kaj efike mildigi limigon el energi-profitfontoj kaj premon el la medio.

Ĉina vicĉefministro Li Keqiang ĉeestis al la kunveno kaj aŭskultis proponojn de la kunvenantoj. Li diris, ke la ĝenerala situacio de la ekonomia kaj socia evoluado de Ĉinio estas bona, la eksterordinare granda tertrema katastrofo kaj malfavoraj faktoroj de la internacia ekonomio ne ŝanĝis la fundamentan staton de nia ekonomia evoluado. Li diris ankaŭ, ke daŭre teni stabilan kaj relative rapidan ekonomian evoluadon kaj reteni tro rapidan leviĝon de varprezoj estas la ĉefa tasko de la makroskopa reguligado.

Ne ŝanceliĝas bazo por stabila kaj sana disvolviĝo de la ĉina kapitala merkato

La 22-an de junio en Pekino, prezidanto de Ĉina Bilo-Kontrola kaj –Administra Komisiono Shang Fulin esprimis en Pekino, ke ne ŝanceliĝas bazo por stabila kaj sana disvolviĝo de la ĉina kapitala merkato.

De la lasta tempo influate de internacia kapitala fluo kaj enlanda ekonomia funkcio, la ĉina kapitala merkato havas pli da fluktueco kaj investantoj estas senkuraĝigataj. En iu koncerna labora kunveno de la komisiono, Shang Fulin esprimis, ke nun la ĉina kapitala merkato havas fortan apogilon el bonaj substanca ekonomia bazo, medio por sistemo kaj interna kaj ekstera kondiĉoj kaj bazo por ĝia stabila kaj sana disvolviĝo ne ŝanceliĝas.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040