china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Kurzo de renminbi kontraŭ usona dolaro
(GMT+08:00) 2008-07-10 16:37:01
Kurzo de renminbi kontraŭ usona dolaro

La 10-an de julio la meza kurzo de renminbi kontraŭ usona dolaro rompis 6,85 kaj kreis alian rekordon per 6,8489, tage pli alte je 143 bazaj punktoj. De la kuranta jaro la kurzo de renminbi revalutas progresive je pli ol 6,65%.

Malleviĝis ellasa kvanto de du ĉefaj poluciaĵoj en Ĉinio

La 7-an de julio, koncerna respondeculo de la ĉina Ministerio pri Mediprotekto informis amaskomunikilojn, ke laŭ koncerna difino de la ĉina Ŝtata Konsilantaro pri energi-ŝparo kaj redukto de poluci-ellaso, la mediprotektaj departementoj kaj koncernaj institucioj plenumis ekzamenadon pri stato de reduktado de ellaso de poluciaĵoj en la tuta lando en 2007. Laŭ la ekzamena rezulto, la totala ellasa kvanto de kemia oksigena postulo kaj tiu de sulfura dioksido en la tuta lando ambaŭ malleviĝis kompare kun tiuj en la pasinta jaro.

La ĉina banka afero senĉese disvolviĝas en ĉina reformado kaj malfermo

De financa stato kun emisio de mono kaj funkciigo de depono de Ĉina Popola Banko de la jaro 1978 ĝis nuna kunekzisto de la ĉina centra banko kaj komercaj bankoj kaj komuna konkurenco de grandaj komercaj bankoj kaj diversaj financaj institucioj, kiaj bankoj kun meza kaj malgranda akcia sistemo, kamparaj kreditaj unioj kaj bankoj investataj per fremda kapitalo, la ĉina banka afero senĉese disvolviĝas en ĉina reformado kaj malfermo.

Kune bati rajtoatencon pri intelekta proprieto

La ĉinaj Ŝtata Administracio pri Rajto de Intelekta Proprieto kaj Ministerio pri Publika Sekureco lastatempe decidis establi transfakan kunlaboran mekanismon por fortigi kunlaboron kaj kunagadon en komuna batado kontraŭ atenco al intelekta proprieto.

Koncerna respondeculo de la administracio esprimis, ke de la lastaj jaroj la departementoj pri intelekta proprieto kaj publika sekureco bone kunlaboras en protektado de intelekta proprieto kaj nun sistemigas kaj normaligas tian kunlaboron. Tio certe utilos al altigo de leĝoplenuma kapablo de la tutlanda sistemo pri intelekta proprieto kaj kreos bonan atmosferon por praktiki la ŝtatan strategion pri intelekta proprieto.

Eksteraj valutoj estas ŝanĝeblaj en pli ol 2 000 bankopunktoj en Pekino

Ĝis la fino de junio, eksteraj valutoj estas ŝanĝeblaj en pli ol 2 000 bankopunktoj en Pekino.

Krom tiuj banko-punktoj, eksteraj valutoj estas ŝanĝeblaj ankaŭ en 369 difinitaj agentejoj, kiuj situas en hoteloj kaj ĉina Ĉefurba Flughaveno.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040