china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Olimpika sonĝo de ĉina entrepreno—Imago kun tuta mondo
(GMT+08:00) 2008-10-10 16:02:27

Karaj aŭskultantoj, fermiĝis Pekinaj Olimpikoj 2008. En la bankedo de "olimpika merkatigo", kiel plej altnivela sponsora entrepreno, ĉina plej granda komputila fabriko, Grupo Lenovo gajnis grandan profiton. Nun per la negoca enspezo je 16,8 miliardoj da usonaj dolaroj, la grupo eniris en la vicon de mondaj 500 potencoj de la jaro 2008, publikigitan de usona gazeto "Fortune". Sed antaŭ 4 jaroj, jara negoca enspezo de Lenovo nur estis 3 miliardoj da usonaj dolaroj. Nun bonvole aŭskultu nian detalan raporton.

Kiel monde plej atentata sporta bankedo, olimpikoj ĉiam povas altiri miliardojn da spektantoj. Ĝuste pro tio, olimpika sponsora rajto estas akre konkurata de diversaj grandaj entreprenoj, en Pekinaj Olimpikoj ĉi tiu fenomeno estas pli evidenta. Ĝenerala direktoro de kompanio Taidu sinjoro Zhu Xiaoming, kiu longtempe laboras pri esploro de sporta merkatigo, diris:

"La nombro de landoj ĉeestantaj al la olimpikoj estas plej multa en la historio, sponsorado al olimpikoj enkorpigas markon kaj forton de entreprenoj."

Ĝuste pro tio, la Grupo Lenovo decidis sponsori Pekinajn Olimpikojn. Sponsora sumo de olimpika tutmonda kunlabora partnero atingas kelkdek milionojn da usonaj dolaroj, ĉu la alta kosto estas inda por Lenovo, tio kaŭzis suspekton de iuj homoj. Efektive, kiel entrepreno kun pli ol 20-jara historio, de sia fondiĝo Lenovo senĉese grimpis sur pinton de ĉina industrio de informadika teknologio per persona komputila produkto, kies tekniko estas progresinta. En 1994, Lenovo sukcese eniris en akcian merkaton en hongkong-a valorpapera borso. En 2005, per 1,25 miliardoj da usonaj dolaroj Lenovo aĉetis ĉiujn negocojn pri persona komputilo de monde fama persona-komputila kompanio IBM. Post la aĉeto, Lenovo, kiu okupis la 9-an lokon de tutmonda persona-komputila merkato, tuj leviĝis sur la 3-an lokon, nur post kompanioj Dell kaj Hewlet-Packard. Kaj ĉi-foja sponsorado al Pekinaj Olimpikoj sendube alportis grandan akcelan forton al Lenovo en internaciiga vojo. Pri tio, prezidanto de estrara buroo de Lenovo sinjoro Yang Yuanqing diris:

"Olimpikoj unuafoje venis al Ĉinio, kiel ĉina entrepreno, ni sentas, ke ni havas la respondecon fari kontribuon. Cetere, olimpika scenejo estas tre bona platformo, povas helpi al Lenovo establi propran markon en la tuta mondo, aparte post aĉeto de persona-komputilaj negocoj de IBM, fariĝo de tutmonda kompanio estas pli grava."

1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040