china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Transigo de terkontrakta rajto akcelos ĉinan kamparan disvolvon
(GMT+08:00) 2008-12-18 09:24:43

Xiaogang-vilaĝo de Fengyang-gubernio de ĉina orienta Anhui-provinco estas la fonto de terkontrakta sistemo kun familia respondeco. En 1978, vilaĝanoj dividis agrojn kaj malfermis reformadon de tera sistemo en la ĉina kamparo. Hodiaŭ la vilaĝo centris disajn agrojn por planti vinberon kaj fungon kaj disvolvi skalan agrikulturon kaj trajtan agrikulturon, ankaŭ forte disvolvas turismon sur la bazo de kampara vizito. Respondeculo de la vilaĝo sinjoro Shen Hao diris, ke per transigo de terkontrakta rajto, agrikultura skaliga produktado povas esti realigata. Li diris:

"Ĉiuj unuanime opinias, ke la pasinta administrado en familia maniero nur povis solvi varmon kaj saton, sed ne povis realigi riĉecon. Oni devas kunlabori, organizi kamparanojn kaj krei administran manieron, tial oni devas fari transigon de terkontrakta rajto, disvolvi taŭg-skalan ekonomion kaj modernan agrikulturon, nur per ĉi tiu metodo enspezo de kamparanoj povas kreski."

En la urbo Daye de la ĉina granda grenoprodukta provinco Hubei, 51-jaraĝa kamparano Hou Anjie kune kun lokaj 20 mil kamparanaj familioj el 8 gubernioj kaj urbetoj subskribis kontrakton pri transigo de terkontrakta rajto kaj luis teron areantan je pli ol 1300 hektaroj. Sur la tero, rizo rikoltiĝas, maŝinoj funkcias en agroj, kaj kamionoj estas ŝarĝite plenaj de grenoj. La nuna tempo estas plej okupa sezono por Hou Anjie. En la kuranta jaro, li gajnis riĉan rikolton. Li diris:

"Ni unuece dissemas, plantas, rikoltas, vendas kaj aĉetas kemisterkojn, la prezo estas pli alta kaj kosto malpli alta ol tiuj en la maniero de familia administrado."

Hou Anjie sciigis al raportisto, ke antaŭ ol disvolvi teran skaligan administradon, ĉiuj familioj kulturis propran prenitan teron kaj ĉiujare povis realigi la produktokvanton je 4 500 kilogramoj po hektaro. Tial, lokanoj tre volas doni teron al Hou Anjie.

"Kial popolanoj volas transigi teron al mi, la ŝlosilo estas, ke junuloj laboras aliloke kaj tero estas flanken lasita. Cetere, kulturado de agroj laŭ pasinta modelo estas malprofitiga, prezoj de produktaj materialoj pliiĝas."

Per transigo de tera kontrakta rajto, Hou Anjie gajnis riĉan enspezon. Kaj kamparanoj, kiuj luigis teron al li, gajnis monon pro transigo de terkontrakta rajto. Samtempe kun tio, ĉar luita tero estas pli kaj pli multa, Hou Anjie bezonas multajn laborfortojn. Li konigis, ke ĉiujare li dumgas pli ol 3 mil fiksajn laborantojn kaj dekmilojn da portempaj laborantoj, la laborantoj povas gajni enspezon.

Ĉinio estas agrikulture granda lando, plejparto de pli ol 700 milionoj da ĉinaj kamparanoj laboras pri disa agrikultura produktado en malmultaj agroj, kaj produkta efiko estas malalta. Se per transigo de terkontrakta rajto oni realigos teran intenson, oni eble per grand-skala administrado altigos produktan efikon, akcelos kreskadon de kamparana enspezo kaj rapidigos urbanizan procezon.

Sinjoro Zhao Yutian, esploristo de centro pri kampara ekonomio sub la ĉina Ministerio pri Agrikulturo, opiniis, ke akcelo de laŭleĝa transigo de terkontrakta rajto estas la efika maniero por altigi kamparan terutiligan efikon sur la bazo de stabiligo de terkontrakta sistemo kun familia respondeco. Li opiniis, ke kamparanoj espereble realigos celon de kreskado de produktokvanto kaj enspezo per la transigo. Li diris:

"Permeso de transigo de terkontrakta rajto kaj grandskala administrado certe naskos influon al kreskado de produktokvanto kaj enspezo de kamparanoj. Ĝi altiros cirkuladon de iuj produktaj faktoroj al agrikulturo, inkluzive de kapitaloj kaj novaj teknikoj, kaj ludos garantian rolon al investo en agrikultura produkta forto. Cetere, en la flanko de merkato, nova merkatiga modelo aperos, ankaŭ merkata organiza maniero aperos, ili akcelos enspezan kreskadon por kamparanoj."

Pri garantio de kamparanaj interesoj dum la transigo, registara oficisto, respondeca pri agrikulturo, sinjoro Chen Xiwen esprimis, ke en la transigo, oni devas observi tri plej bazajn principojn, nome oni devas ne ŝanĝi teran kolektivan posedsistemon, ne ŝanĝi teran utilon kaj ne damaĝi rajton de kamparanoj.

Nun, pro ĉina reala stato, multaj kamparanaj familioj posedas nur duonhektaran teron, tial transiga skalo ne estas granda. En la tuta lando, preskaŭ 5% de tero estas transigata. Specialistoj montris konvinkiĝon, ke dank' al denova klarigo de la politiko, la merkato de transigo de terkontrakta rajto estos rapide establata.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040