china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Luochuan-anoj riĉiĝis pro pomoj
(GMT+08:00) 2009-03-08 18:51:35

La gubernio Luochuan de la ĉina nordokcidenta provinco Shaan'xi havas la titolon "poma hejmloko". Oktobro estas la sezono de poma rikolto. Poma ĝardeno plenas de ruĝaj pomoj. En iu ĝardeno, geedzoj Wang, filo kaj bofilino okupiĝis. Vidinte abundajn pomojn, sinjoro Wang ĝojis. Li diris:

"Produktokvanto kaj valoro de pomoj estas altaj, nun nia vivo estas bona, ni posedas televidilon, fridujon, telefonon, poŝtelefonon, elektromagnetan fornon kaj aliajn elektronikajn aparatojn."

La gubernio Luochuan troviĝas en la Leŭsa Altebenaĵo. Ĉi tie, mankas akvaj riĉfontoj, kaj la tero estas malfekunda. Kaj kamparanoj vivis depende de la naturo, la vivo estis malfacila. Sed en multaj jaroj lokanoj havas la kutimon planti kelkajn pomarbojn ĉe la hejmo.

De la ĉinaj reformado kaj malfermo, agrikulturo marŝis sur la vojo de merkata ekonomio. Per bonaj figuro, koloro kaj gusto, pomoj de Luochuan estas bonvenigataj de la merkato. La loka registaro esploris modelon por ŝanĝi tradician agrikulturan produktadon, utiligis ĝian apartan naturan medion, ellaboris multajn favorajn politikojn por stimuli kamparanojn planti pomojn kaj forte disvolvi poman plantadon. La familio de Wang ĝuste tiam komencis poman plantadon. Pro bonaj produktokvanto kaj vendado, la vivo estas pli kaj pli bona. Nun, ili denove konstruis domojn, ankaŭ aĉetis motorciklon. Rememorante disvolvon en la lastaj jaroj, filo de Wang, sinjoro Wang Xiaomin diris:

"Antaŭe, ni laboris pri plantado de greno, poste ĉiuj vilaĝanoj komencis planti pomojn. Profito el tia plantado estas pli multa ol tiu el greno. "

Parolante pri supereco en plantado de pomoj en la gubernio Luochuan, vicestro de oficejo pri plantado kaj administrado de pomoj de la gubernio sinjoro Yang Shifeng diris:

"Kial pomoj en Luochuan havas altan produktokvanton kaj bonan kvaliton? Ĉar luochuan-a natura medio konformas al plantado de pomoj. Ekzemple, en Luochuan, meznombra alteco super la marnivelo estas 1 100 metroj, meznombra profundeco de grundo estas 140 metroj, jara meznombra temperaturo estas 9,2 gradoj, jara pluvkvanto estas 622 milimetroj, kaj senprujna periodo estas 170 tagoj, ĉi tiuj kondiĉoj kontentigas postulon de poma kreskado."

Cetere, por altigi enspezon de kamparanoj, la loka registaro alprenis diversajn rimedojn favorajn al kamparanoj.

Luochuan ne havas industrion, 95% de enspezo de lokanoj venas el pomoj. Laŭ statistiko, meznombre ĉiuj kamparanoj de la gubernio posedas 3,1 muojn da poma ĝardeno, ĉi tiu posedkvanto estas plej granda en la tuta lando. Post plantado de pomoj, la vivo de lokanoj estas pli kaj pli bona. Neniu laboras ekster la gubernio. Cetere, la disvolvo de la poma industrio alportis multajn enoficiĝajn ŝancojn kaj altiris amason da laborantoj el aliaj lokoj.

Nun, Luochuan havas agron je 640 mil muoj, interalie poma planta areo atingis 500 mil muojn. Kamparanoj profitis de plantado de pomoj, tial ilia entuziasmo estas pli kaj pli alta. Cetere, laboro de diversaj fakoj de la gubernia registaro funkcias ĉirkaŭ plantado de pomoj. Sinjoro Yang Shifeng diris:

"Nun en Luochuan, ĉiuj fakoj servas al plantado de pomoj. Ekzemple, ni faris trafikon, elektroenergion kaj akvoutiligon ĉirkaŭ pomoj."

Oni ofte diras, ke por riĉiĝi necesas unue konstrui vojon. Nome, sen trafiko kaj vojo, produktaĵoj ne povas esti transportataj por vendiĝi. La gubernio Luochuan sidas en la Leŭsa Altebenaĵo, ĉi tie krom flava tero, ne ekzistas aliaj riĉfontoj, eĉ ŝtonoj por konstruado de vojo devas esti aĉetataj. Ĝuste en ĉi tia malfacila kondiĉo, la loka registaro investis konstrui vojojn al ĉiuj pomĝardenoj. Kun ĉi tiaj vojoj, kamparanoj iris el hejmo kaj pomoj estas vendataj al pli ol 20 landoj kaj regionoj, ekzemple al Kanado, Tajlando, Rusio kaj Britio.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040