china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Poma industrio en Luochuan
(GMT+08:00) 2009-03-12 16:24:33

Nun en Luochuan, popularas ĉi tiaj vortoj: "Por riĉiĝi, oni devas unue posedi larĝan bendon". Nome, nunaj kamparanoj per reto gajnas informojn kaj faras vendadon. Se vi serĉas la vortojn "Pomoj de Luochuan" sur la reto Google, vi povas trovi preskaŭ 140 mil paĝojn en la ĉina lingvo, kaj sur la unua loko ĝuste estas la retejo "Ora Tero, Luochuan". Ĉi tiu retejo estas tre bonvenigata de kamparanoj. Sinjoro Yang Shifeng diris:

"Ĉi tia retejo jam sin kunigis kun retejo de la registaro. Ankaŭ novaĵoj de la registaro estas publikigitaj per la retejo. La registaro dissendas informojn kaj sciojn per la retejo. En la jaro 2008, la registaro asignis komputilojn al ĉiuj vilaĝoj de la gubernio Luochuan, kaj pagis koston de uzado de reto."

Nun en la gubernio Luochuan, totala jara produktokvanto de pomoj atingis 600 mil tunojn. Kiel kamparanoj vendas pomojn nun? Kamparanino Xue Hualing konigis:

"Komence, ni persone vendis pomojn en merkato. Mia edzo vendis pomojn en la urboj Kantono kaj Ŝanhajo. Nun, ni ne veturas eksteren plu, diverslokaj aĉetantoj venas al nia gubernio kaj aĉetas niajn pomojn en nia ĝardeno. Ni respondecas nur pri plantado. Ni havas asocion, la asocio sciigas al ni sciojn pri plantado de pomoj, specio kaj insekticido."

Pri la asocio, sinjoro Yang Shifeng konigis:

"Kamparanoj organizis la asocion, titolitan ankaŭ Agrikultura Speciala Kunlabora Asocio. Fondo de la asocio celas organizi kamparanojn planti pomojn laŭ normo. Ekzemple, laŭ normo de Kanado, la asocio gvidas plantadon por eksportado al Kanado. "

Luochuan-a pomo havas malfrivolan figuron, brilan koloron kaj bonan guston, ankaŭ estas verda kaj sekura, ĝiaj diversaj normoj estas en la antaŭa vico de la mondo. Dum Pekinaj Olimpikoj de la lasta jaro, sportistoj kaj oficistoj manĝis pomojn, liveritajn de luochuan-a "yan'an-frukta grupo". La grupo estas la grava entrepreno de la provinco Shaan'xi pri agrikultura industriigo, kaj respondecas ĉefe pri eksportado de pomoj kaj administrado de koncernaj produktaĵoj. Direktoro de la grupo, respondeca pri vendado, sinjoro Zuo Xiaohong diris:

"En 2003, fondiĝis nia grupo, post tiam per la modelo de bazo, asocio kaj kompanio, la grupo funkcias. Nome, la asocio respondecas pri produktado, la kompanio respondecas pri vendado. "

Per asocio, la grupo kaj pli ol mil kamparaj familioj subskribis aĉetan interkonsenton, laŭ la interkonsento la grupo liveras servadon per materialoj, teknikoj kaj aĉeto de pomoj. Pro la faka aŭtomacio, plantado laŭgrade marŝis al "mendila agrikulturo".

Cetere, por altigi merkatan konkurencan forton, aparte altigi kvaliton kaj produktokvanton, en 2003 la ĉina Ministerio pri Agrikulturo investis konstrui ŝtatan poman demonstran ĝardenon en Luochuan, celas ĉefe fari esploradon de kultura tekniko de pomoj.

Karaj aŭskultantoj, pro pomoj, luochuan-aj kamparanoj ŝanĝis la pasintan vivon kaj marŝas sur la riĉiĝa vojo. La nova agrikultura produkta modelo igis ilin pleni de fido pri la estonteco, kaj ŝtataj politikoj favoraj al kamparanoj firmigis ilian fidon pri disvolvo de agrikulturo.

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040