china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Rakonto pri taiwan-a komercisto pri fruktoj (foto)
(GMT+08:00) 2009-04-10 10:54:10

Ĝuste per la persistado, tutlandaj pograndaj komercistoj pri fruktoj kaj konsumantoj laŭgrade konis lian markon, kaj la negoco estis laŭgrade stabila. Huang Yizhong diris, ke li povis persisti, ĉar li havas memfidon pri kvalito de taiwan-aj fruktoj kaj pri la ĉeftera merkato, kaj la plej grava estas tio, ke li plenas de fido pri la dubordaj rilatoj. Li diris:

"La ĉeftero konstruis la centron de vendado de taiwan-aj fruktoj en la urbo Xiamen kaj liveris favoron pri senigo de unujara rento al ĉiuj taiwan-aj komercistoj. Ankaŭ lokaj registaroj publikigis iujn favorajn politikojn. Kaj forumo de la du bordoj pri ekonomio kaj komerco donis al taiwan-aj kamparanoj 15 favorajn politikojn. Ĉio montras, ke la ŝtato tre atentas taiwan-ajn kamparanojn, tial ni trankvile administras la negocon."

Huang Yizhong memoris dirante, ke pro iuj politikaj kialoj, komence por eniri la ĉefteran merkaton, taiwan-aj fruktoj devis pasigi Hongkong, tial transporta kosto estis alta kaj transporta tempo longa, pro tio prezo de taiwan-aj fruktoj estis altaj, kaj vendado influata. Sed sekve de pliboniĝo de la rilatoj inter la du bordoj, en decembro de 2008, la du bordoj realigis malfermon de poŝto, komerco kaj aviado, kaj taiwan-aj fruktoj povas esti transportataj rekte el Taiwan sur la ĉefteron, tial la transporta kosto estas pluapaŝe reduktita. Tio kreis spacon al preza redukto. Huang Yizhong diris:

"Post rekta navigacio, necesas nur dekkelkaj horoj de transdono de varoj ĉe haveno al atingo en haveno de Xiamen. Tial, la nuna prezo estas duona de tiu en la komenco."

Profitinte de senĉesa profundiĝo de interfluo ekonomia kaj komerca inter la du bordoj, nun negoco de Huang Yizhong estas pli kaj pli varma. Pri la estonteco, li havas pli grandan planon. Li diris;

"Nun ni preparas instali butikojn en ĉinaj 300 lokoj. Mi konvinkiĝas, ke perspektivo de la merkato estas bona, vendado de fruktoj je 1,5 mil tunoj estas ne problema, ni strebos al la vendokvanto je 2 mil tunoj."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040