china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Pliboniĝas la protektado de intelekta proprieto fare de Ĉinio
(GMT+08:00) 2009-04-24 18:49:24

La 21-an de aprilo la Novaĵ-Oficejo sub la ĉina Ŝtata Konsilantaro aranĝis gazetaran konferencon por konigi la ĉinan protektadon de intelekta proprieto. Laŭ informo, en 2008 la ĉina registaro severe batis diversspecajn kontraŭleĝajn krimagojn atencantajn intelektan proprieton kaj efike protektis la interesojn de rajtantoj kaj la publiko. Respondeculo de koncerna flanko esprimis, ke observante la regulojn de la Monda Komerca Organizo kaj internaciajn regulojn pri intelekta proprieto, Ĉinio, respondeca granda evolulando, pli kaj pli perfektigas sian leĝosistemon pri intelekta proprieto laŭ la propra stato, kaj fortigas protektadon de intelekta proprieto.

En junio 2008 la ĉina registaro promulgis "Nacia Strategia Kompendio pri Intelekta Proprieto". Tio markas, ke la strategio pri intelekta proprieto estas ekpraktikita. Estro de la ĉina Ŝtata Administracio pri Intelekta Proprieto sinjoro Tian Lipu konigis en la gazetara konferenco:

/1

"En 2008 la ĉina registaro severe batis diversspecajn kontraŭleĝajn krimagojn atencantajn intelektan proprieton. Ĝis la fino de tiu jaro la Ŝtata Administracio pri Intelekta Proprieto fondis 44 helpocentrojn por protekti intelektan proprieton, diverslokaj administracioj pri intelekta proprieto akceptis 1 126 kazojn pri disputo de intelekta proprieto, traktis 59 kazojn pri falsa intelekta proprieto kaj 601 kazojn pri pseŭda intelekta proprieto."

Samtempe kun tio, la medio pri protektado de intelekta proprieto en Ĉinio boniĝas tago post tago.

Estro pri fabrikmarko de la ĉina Ŝtata Industria kaj Komerca Ĝenerala Administracio sinjoro Li Jianchang esprimis en la gazetara konferenco, ke la diversnivelaj industriaj kaj komercaj administrantoj plue fortigos ekzamenadon kaj batadon kontraŭ rajtoatencantaj kazoj por protekti la rajtojn de la komercistoj kaj konsumantoj.

Krome, Ĉinio ankoraŭ fortigas batadon kontraŭ surreta piratado. Dum 4-monata faka agado en la pasinta jaro Ĉinio traktis 453 ĉirilatajn kazojn, interalie, laŭleĝe fermis 192 rajtoatencantajn kaj piratajn kontraŭleĝajn retejojn, ordonis 173 retejojn forigi enhavon aŭ ĉesigi rajtoatencon, donis monpunon kaj konfiskis servilojn de 83 serioze rajtoatencantaj retejoj.

Estro pri aŭtorrajto sub la Ŝtata Administracio pri Aŭtorrajto sinjoro Wang Ziqiang esprimis en la gazetara konferenco:

/3

"Ni aktive resumas spertojn kaj lecionojn pri batado al rajtoatenco kaj piratado dum la Olimpikoj en la pasinta jaro, aktive kontaktiĝas kun la rajtantoj kaj retanoj, aktive esploras rimedojn por kontrolado super interretejoj per moderna tekniko. La ĉina registaro estas plena de fido por regi rajtoatencon kaj piratadon en certan skalon."

Estro de la ĉina Ŝtata Administracio pri Intelekta Proprieto sinjoro Tian Lipu esprimis en la gazetara konferenco, ke Ĉinio plue perfektigos la leĝosistemon pri intelekta proprieto kaj fortigos protektadon de intelekta proprieto.

/4

"Ĉinio, respondeca granda evolulando, pli kaj pli perfektigos la leĝosistemon pri intelekta proprieto kaj fortigos protektadon de intelekta proprieto laŭ la propra stato, observante la regulojn de la Monda Komerca Organizo kaj internaciajn regulojn pri intelekta proprieto."

Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040