china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Chongqing malfermis pordon de ĉina okcidento (foto)
(GMT+08:00) 2009-05-08 16:41:02

Huang Qifan diris, ke por fari Chongqing kiel pontkapon de ĉina interna malfermo, la ŝtato jam planis kaj ekkonstruis unikan sendoganan zonon de ĉina interno en Chongqing, per flughaveno, haveno kaj fervojoj, Chongqing ligos sin, eĉ la okcidenton, al la mondo. La sendogana zono en Chongqing areas nur je pli ol 8 kvadrataj kilometroj, sed ĝi povas rekte stimuli ekonomion de najbaraj areoj je 80 kvadrataj kilometroj.

Estro de chongqing-a disvolva kaj reformada komitato Yang Qingyu informis pri tio, ke en la kuranta jaro la sendogana zono ekfunkcios. En la zono, eksterteritoriaj varoj ne pagos doganon, eniro de enlandaj varoj en la zonon egalas tiun ekster la teritorio, la registaro ne rekvizas iun ajn doganon kaj imposton pri negoco de varoj de entreprenoj en la zono. Li emfazis, ke instalo de la sendogana zono en Chongqing, la interna urbo, celas sufiĉe utiligi la statuson de Chongqing pri trafika artiko en la ĉina okcidento kaj akceli ekonomian kaj komercan evoluigon de la okcidenta regiono. Li diris:

"Tra fervojoj de Lanzhou al Chongqing, de Chongqing al Xinjiang kaj tra ekssovetia regiono, varoj en la sendogana zono eniras en Eŭropon, kaj laŭ Yangzi-rivero, varoj povas per mara trafiko esti transportataj al aliaj landoj, kaj tra Yunnan kaj Guangxi veturi al Hindia Oceano."

Yang Qingyu esprimis, ke ĝenerale konstruado kaj disvolvo de sendogana zono devas esti subtenata de granda industria amaso, kaj disvolvo de granda industria amaso ankaŭ akcelas evoluigon de la sendogana zono.

Norda nova kvartalo en la chongqing-a centro ne nur intime najbaras al internacia flughaveno Jiangbei kaj rivero Jialing,, posedas la oportunon de aertrafiko kaj akvotrafiko, sed ankaŭ najbaras al lokaj akademioj kaj scienc-esploraj institutoj, la plana areo proksimiĝas al 140 kvadrataj kilometroj, estas vasta en la chongqing-a centro. En la fino de 2000, Chongqing oficiale instalis nordan novan kvartalon, laŭ plano ĝi celas fariĝi bazo de modernaj industrioj kun bazo de altnovteknikaj industrioj, kerna kreska poluso de urba evoluinta ekonomia ringo kaj montriĝa zono de urba aspekto.

Vicestro de administra komitato de norda nova kvartalo Li Xinming sciigis al raportistoj, ke en la lasta jaro la kvartalo realigis la totalan produktovaloron je pli ol 46 miliardoj da juanoj, okupantan 10% de tiu de Chongqing, industrian valoron je 120 miliardoj da juanoj, okupantan 20% de tiu de Chongqing. Plej multaj entreprenoj el la kompanioj de mondaj 500 potencoj, kiuj eniris en Chongqing, elektis sidejon en la norda nova kvartalo. Li diris:

"En Chongqing, sume 104 entreprenoj el la mondaj 500 potencoj faris investon, interalie 34 sidas en la norda nova kvartalo, okupis preskaŭ trionon. La 34 entreprenoj sume investis 40 programojn, ĉefe pri aŭto, peco, trinkaĵo kaj manĝaĵo."

Li Xinming opiniis, ke kapitaloj el la 34 entreprenoj, efektive uzitaj en la nova kvartalo, superis 900 milionojn da usonaj dolaroj, estas plej grave, ke pli kaj pli da monde progresintaj teknikoj estis enkondukitaj en Ĉinion kaj Chongqing.

Ĝuste kiel la bela papilio sur marko de la norda nova kvartalo, gvidate de demonstra zono de malferma ekonomio, Chongqing kaŭzas brile pompan "papilian efikon" kaj enkondukas pli kaj pli belajn papiliojn el diversaj lokoj de la mondo flugi al Chongqing kaj eniri en la pordon de la ĉina okcidenta regiono.


1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040