china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

Ĉina foiro pri eksport-importaj komercaĵoj serĉis novan elirejon en financa krizo (foto)
(GMT+08:00) 2009-05-27 09:23:50

La 7-an de majo en la ĉina suda urbo Kantono, fermiĝis la 105-a ĉina foiro pri eksport-importaj komercaĵoj, simple titolita Kantona Foiro. Kel "la unua foiro de ĉina eksterkomerco", la kantona foiro estas la ĉina eksterkomerca ventmontrilo. En la fono de financa krizo, la 105-a kantona foiro trarompis sieĝon. Kompare kun malpliiĝa mezuro de eksportado en antaŭaj kelkaj monatoj, la nombro de negocoj eksportaj, atingitaj en la foiro, estas pli multa ol la anticipita. Hodiaŭ ni babilos pri ĉi tiu temo.

La kantona foiro komenciĝis en la jaro 1957, okazas unu fojon en ĉiujaraj printempo kaj aŭtuno, ĝi estas la ĉina sinteza internacia komerca foiro kun plej longa historio kaj plej granda skalo. En la 105-a kantona foiro, aĉetantoj el pli ol 200 landoj kaj regionoj ĉeestis, la nombro malpliiĝis je 5% ol tiu en la lasta foiro. La sumo de atingitaj eksportaj negocoj superis 26 miliardojn da usonaj dolaroj, je 17% malpli ol tiu en en la lasta foiro.

Kvankam nun en la tuta mondo ankoraŭ ekzistas financa krizo, tamen la kantona foiro ne suferis imagitan seriozan baton. Ĉar la foiro alprenis multajn rimedojn kontraŭ la tutmonda financa krizo. Laŭ konigo, la foiro sendis invitilojn al 800 mil transmaraj aĉetantoj, samtempe kun invitado al aĉetantoj de trandiciaj celaj merkatoj, ankaŭ fortigis invitadon al aĉetantoj en la novaj merkatoj de Mezoriento, Mez-Eŭropo, Afriko, Hindio, suda Ameriko.

Laŭ statistikaj donitaĵoj de la 105-a kantona foiro, kvankam la tradiciaj merkatoj estas malpli viglaj, tamen nombro de negocoj atingitaj en novaj merkatoj pliiĝis. Novaĵ-proparolanto de la kantona foiro sinjoro Mu Xinhai konigis:

"En la novaj merkatoj, negoca sumo en Argentino, Hindio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj respektive estas 380, 770 kaj 1 930 milionoj da usonaj dolaroj, plimulte respektive je 10,2%, 6,2% kaj 7,1%."

1 2
Komento
Koncernaj Novaĵoj
 
 
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040