La 11-an de aprilo, ĵurnalisto informiĝis el jarkunveno de administra leĝo-plenuma laboro en kultura merkato okazinta en la urbo Chongqing, sudokcidenta Ĉinio, ke en la jaro 2006, Ĉinio kaptis preskaŭ 110 milionojn da kontraŭleĝaj aŭd-vidaj produktoj.
Laŭ konigo, en la jaro 2006, ĉina Kultura Ministerio aranĝis kaj disvolvis "agadon ordigi merkaton de aŭd-vidaj produktoj", "agadon plenumi la leĝon en la kultura merkato en unu trimestro" kaj "centtagan agadon kontraŭ piratado". |