De la jaro 2007 ĝis la jaro 2010, ĉina centra financo asignos 2,47 miliardojn da juanoj de renminbi por subteni "Inĝenieriaĵon por Kulturaj Informoj", kiu celas plifortigi kamparan bazan servon de kulturaj informoj.
De la jaro 2002, ĉinaj koncernaj departementoj organizas kaj praktikas la inĝenieriaĵon, klopodas por doni bezonatajn librojn, kursojn, operojn, filmojn, agrikulturan teknikon, precipe sciencan scion al kamparo, kondukas modernan malproksim-distancan edukon al kamparo kaj kuraĝigas funkciigatajn kulturajn lokojn liveri servon al kamparo.
Nun la inĝenieriaĵo jam establis 6 700 diversnivelajn centrojn kaj bazajn servo-lokojn, inkluzive de unu ŝtatnivela centro kaj 33 provinc-nivelaj centroj. |