china radio international
• Skize pri ĈRI• Skize pri E-redakcio
   Ĉefpaĝo     ׀     Novaĵoj kaj Komentarioj    ׀    ★E-klubo
china radio international
Serĉu   

 Pekinaj Olimpikoj    ׀    Vivo kaj Turismo    ׀     Sporta Mondo     ׀    Ekonomio   ׀    Kulturo kaj Amuzo

183-Klubo
(GMT+08:00) 2007-05-01 18:38:47

 

Taiwan-a kantgrupo 183-Klubo konsistas el 5 belaspektaj knaboj. En 2005, ili famiĝis pro ludado en televida teatraĵo Princo Raniĝas. Post tio ili publikigis 3 albumojn respektive nome Geedziĝa Vesto en Paradizo, Princo Raniĝas kaj Magiisto pri Amo. Tiuj albumoj gajnis grandan sukceson en Taiwan. Cetere ili ankaŭ faris prezidadon kaj ludis rolon en reklamo. Antaŭnelonge la kantgrupo publikigis novan albumon samnoman kiel la grupo 183-Klubo. En la albumo, la muzikaĵoj estas diversstilaj. La 5 knaboj bone prezentis ĉiujn kantojn en la albumo. Bonvole aŭskultu la ĉefan kanton en la albumo Ombrelo.

La kanto Ombrelo estas romantika amkanto kun la stilo rokenrolo. La kantteksto priskribis la klopodon, atendon kaj firmecon de geamantoj pri amo. En la kantado, la 5 knaboj ne nur plene prezentis la emocion de geamantoj, sed ankaŭ brile kaj lerte kantis.

Amkanta reĝino Liang Jingru famas pro sia dolĉa voĉo. Ŝia liang-stila amkanto ĉiam kortuŝis homojn kaj kaŭzis ilian komunan senton. En septembro de 2005, Liang Jingru publikigis la albumon Silka Vojo. La melodio estas belsona kaj plenas de orienta koloro. La kantado de Liang Jingru sonoras kiel mola silko. Do ni kune ĝuu la kanton Silka Vojo.

En junio de 2006, taiwan-a kantisto Pan Weibo publikigis samnoman albumon Returniĝo de Terglobo. Li donis pli ol 1 jaron por fari la albumon. Li propre partoprenis en ĉiuj detaloj de la albumo.

Nun vi aŭdas kanton el la albumo Mi Volas plie Kompreni Vin. En tiu kanto taiwan-a fama kantistino Su Rui kunlaboris kun li. La knaba voĉo de Pan Weibo kaj la forta kaj heroa voĉo de Su Rui brile prezentis la komplikan emocion inter filo kaj patrino.

Koncernaj Novaĵoj
Komento
 
 
�ޱ����ĵ�

pli>>
China Radio International
china radio international
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040